Mayapán

 Mayapán 

Antaŭ komencigi la rakonton pri tiu ĉi ruinaĵo mi devas paroli pri la tri ĉefaj triboj aŭ popoloj el la majaoj, kiuj estis Cocomes (/kokomes/), Itzáes (/icaes/) kaj Tutul xiúes (/tutul ŝiues/). Ĉiu el tiuj triboj konstruis grandajn kaj potencajn urbojn, inter kiuj elstaris Chichén Itzá (/ĉiĉen ica/) de la Itzáes, Uxmal (/uŝmal/) de la Tutul xiúes kaj Mayapán (/majapan/) de la Comomes.

Nu, tiun ĉi paĝon mi parolis pri MAYAPÁN, verŝajne la plej potenca inter la antikvaj majaaj urboj. Mi asertas tiun pro tio, ke tiu ĉi estis la lasta forlasita urbo de la majaoj (ĉirkaŭ la jaro 1440). 

 La nomo de la urbo signifas majae flagonĉefurbon de la majaoj. Ĝi troviĝas 140 kilometrojn sudokcidente de Mérida, pli malplie unu horon aŭtomobile. Kiam oni rigardas la konstruaĵojn, kiuj staras en tiu ĉi arkeologiejo pensas ke la urbo estis konstruita laŭ la ŝablono de Chichén Itzá. Estas temploj, kolonoj kaj kuriozaj konstruaĵoj memorigas nin, ke la Cocomes kunvivis kun la Itzáez.

La ĉefa konstruaĵo estas la Kastelo de Kulkulkán (la dio kun formo de plumigita serpento) kiu pli malplie samaspektas al la Kastelo (de Kukulkán) en Chichén Itzá. Laŭdire, tiu ĉi konstruaĵo ankaŭ enhavas la saman luman efikon dum la ekvinokzoj (la ombro de serpento, kiu subeniras de la pinto de la piramido).

Alia ŝajna konstruaĵo estas la observatoro. Oni ne povas nei la sameco inter ambaŭ astronomiejoj. Bedaŭrinde la observarotio (ankaŭ nomita “heliko” pro ties formo) de Mayapán estas tre ruinita nun tempe.

La aliaj konstruaĵoj troviĝas ŝpruĉigitaj ĉirkaŭ la Kastelo. Ili elstaras pro sia firmeco kaj pro la bildoj gravuritaj sur ŝtonoj, kiuj simbolas herooj kaj dioj de la antikvaj majaoj.

Laŭ la fakuloj, inter la jaroj 1,250 kaj 1,440 la urbo travivis sian apogeon (ĝi enhavis ĝis 12,000 loĝantojn). Ĉirkaŭ la jaro 1,000 pK kreiĝis la Ligo de Mayapán inter Uxmal, Chichén Itzá kaj Mayapán. Tamen iom post iom la amikemaj fadenoj inter la tri popoloj malfortiĝis kaj je la jaro 1194 la Cocomes detruis Chichén Itzá-on devigante la Itzáes-ojn forlasi sian urbon kaj trasloĝiĝis al alia loko.

Ĉirkaŭ la jaro 1,440 pK la Tutul xiúes kaj Cocomes malamikiĝis finigante la Ligón de Mayapán. Kiam la hispanaj konkerintoj alvenis al la majaaj teritorioj tiu ĉi urbo jam estis forlasita.

 

Galerio:

Advertisements
%d bloggers like this: