La bona meksika esperantisto…

Unu el la malplej bonaj aferoj, kiun mi trovis ekde mia esperantistiĝo estas malbona esperantisto. Ekzistas homoj kiu asertas esti esperantistoj pro la simpla fakto, ke jam konas la gramatikajn bazojn de la Internacia Lingvo. Ho ve! Aŭskultante aŭ legante ilin oni hontas pro iliaj firegado de la verda lingvo. Do, mi volas verki manlibron pri temoj rilataj al la gramatiko, la movado kaj la praktikeco de Esperanto. Hondiaŭ mi ekkomencis tiun ĉi novan laboron. Jen la du unuaj paĝoj.

Advertisements

Nova logotipo…

Jen la nova logotipo por miaj projektoj en la internacia lingvo. Unue, mi volas diri, ke mi amegas mian belan kaj vastan landon, kies trajtoj okulfrapas al ĉiuj. Pro tio la silueto de Meksiko aperas en la centro de la bildo kune kun la koloroj el sia flago (verdo pro la Espero, blanko pro la Paco kaj ruĝo pro la sango de la herooj).

La kvar edzinoj de la reĝo…

La reĝo

La reĝo, kiu havis kvar edzinojn

Potenca, bela kaj juna reĝo havis kvar edzinojn. Ĉiu el ili estis tiel belaj kaj amemaj virinoj, ke oni ne povis diri, kiu el ili estis la plej aminda. Tamen la reĝo ja sciis la respondon por tiu ĉi demando pro tio, ke li pleje amis la kvaran el ili. Ĉion li faris por ŝi. Ĉiutage li aĉetadis brilajn juvelojn, riĉajn vestaĵon kaj bongustajn manĝaĵojn por ŝi. Li ravis dum la tuta tago rigardante ŝian okulfrapan belecon.

Ankaŭ la reĝo amis la trian edzinon. Kompreneble lia amo por ŝi ne estis tiel alta ol por la kvara, sed ja li ametis ŝin. La tria edzino ankaŭ estis bela. Ne, ŝi estis belega. Ĉiu viro de la regno rigardis ŝin amore. La reĝo sciis pri la envio de la aliaj por ŝi, kaj li amuziĝis promenante kun sia tria edzino tra la stratoj de la urbo.

La dua edzino ĉiam estis kun la reĝo.  Ŝi estas fidema kaj karesema virino, kiu ĉiam konsilis kaj apogis la reĝon eĉ dum malbonaj epokoj. La reĝo kutimis sidiĝi apud ŝiaj piedoj kaj rakonti al ŝi la problemojn de la regno. Laŭdire la famo, potenco kaj riĉeco de la reĝo pligrandiĝadis dank’al al la saĝaj konsiloj de la dua edzino. Kompreneble, la reĝo ankaŭ ametis kaj zorgis ŝin.

Tamen, la unua edzino ne plaĉis al la reĝo. Kvankam ŝi ne estas malklera, ŝiaj konsiloj ŝajnis sensencaĵoj. Kvankam ŝi ne estas malbela, la loĝantoj de la urbo ne enviis la reĝon pro ŝi. Kvankam ŝi ne estas tedigema, ŝi ne kapablas amuzigi la reĝon. Pro tio ĉi la kompatinda unua edzino ĉiam vivis enfermita en la kastelo, promenis neniam ekster de la muroj kaj vidis neniun homon.  Iom post iom ĉiuj forgesis la unuan edzinon, eĉ la reĝo.

La jaroj pasis kaj la reĝo vivis ĉiam feliĉe ĉirkaŭita de siaj tri karaj edzinoj. La dua edzino naskis multe da gefilojn, la tria plibeliĝis ĝisekstreme kaj la kvara maljunuliĝis samkiel la reĝo. Iun tagon la reĝo priprensis la proksiman morton kaj konkludis, ke li ne volis atingi sole la mondon de la mortintoj. Do, li petis al la kvara edzino, ke ŝi mortu kune kun si…

La kvara edzino ektremis, tremegis, tremetis kaj tremadis. Kiam liaj brakoj kaj kruroj haltis ŝi diris al la reĝo ke ŝi ne ŝatis la regnon de la mortintoj, ke ŝi ne apartenus neniam al tiu mondo. Do, ŝi ne kuniris kun la reĝo al tiu terura loko. La koro de reĝo tremis momente. Certe tiu respondo estis malfeliĉa bato por ĝi. Nu, la reĝo ne volis morti sole do li faris la saman demandon al la tria edzino…

La tria edzino ekridis, ridegis, ridetis kaj ridadis. Kiam la lipoj jam doloris ŝi diris al la reĝo ke ŝi ne volis esti kun li. Kompreneble, tuj mortinte la reĝo ŝi edziniĝus kun alia riĉa viro de la regno. Tiel estas la vivo kiu plaĉis al ŝi. La reĝo mutis pro la kruela respondo. Lia koro ridetis ironie momente. Certe tiuj vortoj estis malfeliĉa bato por ĝi. Nu, la reĝo ne volis morti sole do li faris la saman demandon al la dua edzino…

La dua edzino ekploris, ploregis, ploretis kaj ploradis. Kiam la larmoj elĉerpiĝis ŝi diris al la reĝo, ke ŝi amegas lin sed ankaŭ amegas sian gefilojn, kiuj bezonas sian karesojn kaj vartojn. La nura afero, kiun ŝi povus fari por li estis enterigi lin kaj plori sur lia tombo. La koro de la reĝo ankaŭ ploris momente. La sento de la dua edzino estis ankaŭ malfelĉa bato por ĝi. Certe ŝi amis lin, sed ŝi ne kuniris lin al la mondo de la mortintoj.  La espero ekflugis de sia koro, kiu ekkomencis bati malrapide…

“Mi iros kun vi ien ajn ĉar mi amas vin, edzo…” – la reĝo aŭskultis tiujn vortojn, kiuj ŝajnis elliri el sia propra korpo – “ĉiam mi estis ĉe via ombro kvankam vi ne rigardis min, ne gravas la loko kien vi iros, mi ĉiam estus flanke de vi…”. Tiuj vortoj kortuŝis la reĝon, kiu tuj pentis pro ĉiuj malbonaĵoj, kiujn li faris al ŝi dum la tutvivo. Li pensis, ke certe li devis trakti plibone ŝin. La koro de la reĝo haltis momenton… sed tiu momento daŭris por ĉiam pro tio, ke la reĝo mortis…

– ♣ – ♣ – ♣ –

Geamikoj, ni ĉiuj estas kiel la reĝo. Ĉiu el ni havas tiujn kvar edzinojn.  Atentu:

 – La kvara edzino estas nia korpo:  ni prozorgas ties belecon kaj ĉiutage aĉetas por ĝi valorajn juvelojn, multekostajn vestaĵojn kaj bongustajn manĝaĵojn. Tamen, kiam ni mortu ĝi restos tie ĉi pro tio, ke ĝi ne apartenas al mondo de la mortintoj.

– La tria edzino estas nia riĉeco: ni ŝatas montri ĝin. La envio de la aliaj plaĉas nin. Tamen, kiam ni mortu, ĝi estos de alia(j) homo(j).

– La dua edzino estas niaj familio kaj amikoj: Ili estas ĉiam proksime de ni. Ties konsiloj kaj vartoj gvidas nin tra la vivo. Tamen, kiam ni mortu ili enterigos nin kaj ploros sur niaj tomboj. Sed poste ili daŭrigos siajn proprajn vivojn.

– La unua edzino estas nia animo: neniam ni rigardas ĝin, fakte ni forgesas ĝin dum la tutvivo. Tamen, kiam ni mortu, nia animo estos la nura aĵo, kiu kuniros kun ni tra la mondo de la mortintoj. Prizorgu ĝin…

Ruĝvela Ŝipo…

Amara pomo...

Amara pomo…

Oni pli ofte okupas sin per objektoj perditaj, ol per la retenataj. Oni revas ne pri la edzo aŭ edzino, kiu estas apude dum la tuta vivo, sed pri iu renkontita antaŭ jaroj kaj neniam revidita…”

Jen alia rakonto de la novelaro Marvirinstrato verkita de Tim Westover. Ĉiokaze la historio temas pri humorŝanĝema viro, kiun liaj malbonaj decidoj puŝis esti noktodeĵoranto de la haveno.

Denove la nostalgio filtriĝas tra la paĝoj de la rakonto. La perdita fratino, la sola patrino kaj la frustrita revema sentaŭgulo estas kompatindaj homoj, kiuj estas viktimoj de malbonŝanco.

La fantomoj revenas per forĵetaĵoj. Parto de la rakonto memoris al mi la filmon La Kadavro de la Fianĉino de fama filmdirektoro Tim Burton. Precize kiam la mortintoj trovis siajn karajn parencojn.

La rakonto alportas al mi du gravajn konsilojn: (1) prizorgu vivantojn pli ol mortintojn  kaj (2) pripensu plenzorge la elektojn.

Nun la pliriĉigo de la vortarsenalo:

Ĝi estis glata kaj plaĉa, semajna enspezo, kaj li elprenis ĝin por pli bone ĝui. Iuj jam mordetis la moneron por kontroli ĝian verecon – kupra koloro estis videbla en la dentospuroj.

Dufoje, trifoja ĝi resaltis de la kajo, kaj fine la rando malbonŝance trovis spacon inter la lignaj tabuloj, kaj la monero malaperis en la maron per aŭdebla “plon”.

Fine Konrad fasonis velon el ruĝa silko, kiu restis de robo farita por Katja. La velo ege plaĉis al ŝi, kaj ŝi brakumis la fraton.

La oldulo portis flavan mantelon, kaj liaj fingroj estis ruĝaj kaj vunditaj pro ŝipa ŝnuro kaj sala vento. “La Damo de Kartoj krozas sub ruĝaj veloj, kaj maristoj, kiu ŝin renkontas, ĉiam estas pli malfeliĉa poste.”

Malgraŭ la malsukcesoj kun “Katja”, aŭ eble por spiti ilin, Konrad volis fariĝi maristo. Unue li enskribiĝis por la vojaĝo al Afriko…

Poste Konrad provis enviciĝi en la mararmeon, kie batalemaj trajtoj estus avantaĝo. Sed la patrino rifuzis doni la necesajn naskiĝdokumentoj el sia kesto.

Fine li estis dungita de veterana fiŝisto. Sed prizorgante la provizojn sur la kajo, Konrad enplektis sin en fiŝreton, kaj anstataŭ zorge liberigi sin li baraktante ŝiris kaj detruis la valoran reton. Tiu lasta okazaĵo – novico kaptis sin anstataŭ fiŝojn! – disvastiĝis rapide en la havenaj trinkejoj, kaj ĉiuj kapitanoj, timante similan farson, rifuzis dungi Konradon.

Fojfoje subita ŝtormo pelis velboaton en la havenon kaj Konrad donis kvitancon por la impostoj. Akcidento en kaldrono de novmoda vaporŝipo devigis ĝis albordiĝi por riparoj.

Sed tiun nokton, en kiu li perdis la moneron, Konrad vidis je distanco lumojn de ŝipo, kaj, kvankam preta kuri kaj krii, li ne faris tion. Hezitigis lin la suferoj de la tago.

Eble la urbanoj prenus torĉojn kaj rabus la ŝipon kiel piratoj, kaj tiam oni vidus blondaharan pupeton dronigitan de kuzo, kaj pentraĵojn forĵetitan senpripense, kaj amatan tason rompitan, kiam oni kolere frapis ĝin kontraŭ tablon dum disputo.

_________________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Enspezo.- Enkasigo de mono.

Envicigi.- n.t.

Farso.- Malonga, vulgare komika teatraĵo.

Fasoni.- Doni formon al vesto.

Krozi.- Veturi zigzage en iu regiono por kontroli la surakvan trafikon.

Kvitanco.- Skribaĵo per kiu oni atestas, ke oni bone ricevis leteron aŭ pakaĵon. 

Provizo.- Ago provizi.

Rando.-  Ĉirkaŭa ekstrema parto de io, konsiderata laŭ longo.

Spiti.- Montri al iu, ke oni plezuras kontraŭstarante al lia volo aŭ ke oni estas preta batali kontraŭ li.

Sufero.- n.t.

Torĉo.-  Malnova kruda lumigilo, konsistanta el tordita ŝnuro aŭ ligna bastono ŝmirita per rezino, vasko aŭ peĉo.

Enanimigo…

Toastilo...

Toastilo…

Kion fari kiam onia kuirilo malsanas? La plej facila maniero solvi la problemo estas aĉeti novan kuirilon, sed tio ne estas simpla afero. Kio se la ilo enhavas spiriton de murdisto aŭ drinkulo?

Unue oni devas prizorge kontroli ĉiujn dokumentojn, kiuj certigas, ke nenio  estas misa pri la ilo, kiun oni volas aĉeti. Jejeje, kaj poste oni devas  sekuriĝi, ke la animo de la nova ilo bone kunvivu kun la alia iloj, kiuj jam staras en la domo. Ne farinte tion, oni riskas trovi veran militon en la propra loĝejo.

Nu, tiu ĉi rakonto temas pri kompatinda familio, kiu devas akiri novan toastilon por  revenigi trankilceon, pacon kaj rostitan panon al sia vivo. Ĉu malmultekosta sed danda toastilo estus taŭga por ili?

Por mi, ĝis nun tiu ĉi estas la plej bona rakonto de la novelaro. Tie ĉi Tim Westover uzas kelkajn esprimojn tre kutimajn en la hispana:

“Iun tagon sinjorino Doppelviv’ rimarkis, ke la fridujo estas tro varma. La manĝaĵoj difektiĝus, se la fridujo ne bone funkcius. Sinjorino Doppelviv’ opiniis tion stranga, ĉar ŝi preskaŭ ne malfermis la fridujon dum la tutan tagon. Ŝi enrigardis la fridujon por vidi mi-ne-scias-kion, kaj la toastilo pepis, kiam ŝi malfermis la pordon.”

“Sed kio pri la bela toastilo, la danda kaj flirtema spritio, kiu jam rompis tiom da koroj en dio-scias-kiom da kuirejoj?”.

Resume, tre amuza rakonto. Ju pli daŭras la legado, des pli pligrandiĝas mia admiron pri la juna aŭtoro kaj pri la fleksebleco de la Esperanto.

Tiuj, kiuj strebas malkovri la sekreton pri la reenkarniĝo, vere devas legi tiun ĉi rakonton kaj la novelaron mem.

Leginte la rakonto, mi havas dubon: kion faras gladilo en la kuirejo?

Nun la enriĉigo de la vortarsenalo:

Ŝiaj argumentoj ne plene persvadis la familion, sed pro tio, ke Paĉjo Doppelviv’ sopiris al paco, li konsentis ne eniri la ĉefan butikon Pluranim’, sed viziti la apudan filion, kie oni vendas “alternativojn”.

Deĵorantoj portis frakan veston kaj disdonis keksojn al geknaboj. Junulino, portanta ruĝan jupon, vagadis kun multkoloraj aerobalonetoj.

Eble dudek fojojn en la vivo li rostis panon. Kaj tial oni atendu kelkajn mallertaĵojn de la toastilo – ebla la pano estos tro bruna, aŭ iom tro seka -ĝis ĝi lernos sian novan metion.

Sinjorino Doppelviv’ trovis ege multekostan harbuklilon, kiu portis la nomo de tre konata frizisto. Momente, ŝia kapo ŝvebis. Sed refoje legante la ŝildon, ŝi konstatis, ke temis pri la kuzo de la konata frizisto, kiu hazarde havis la saman nomon.

La postan tagon, zorgoj hejmaj kaj laboraj intervenis, kaj oni devis prokrasti la kuraciston ĝis post la semajfino.

La miksilo grincis kaj knaris, kaj el la gladilo likiĝis akvo per grandaj gutoj. La nadlo de la fonografo gratis sur disko kal eligis teruran viran krion, kaj la lampoj flragis.

Kial la familio Doppleviv’ ne faris pli da demandoj nek mendis konsilon de la kuracisto, antaŭ ol sendi novan toastilon en tiu delikatan medion? Tiaj hastaj agoj povas esti repagataj nur per la ĥaoso kaj damaĝo.

En tiu ĉi toastilo estis la animo de malsana orfa knabo, kiu dum la mallonga vivo neniam manĝis rostitan panon, nur kaĉon kaj ostojn. Ĉu li entute scipovis rosti panon estis dubinda, sed la toastileto estis tiel milda, ke li tute ne kapablis veki konfliktojn.

_________________________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Filio.- Institucio, societo, firma dependa de alia ĉefa firmo.

Frizisto.- Barbiro.

Hasta.- Tre aŭ tro rapida; farita sen matura pripenso aŭ preparo.

Kaĉo.- Manĝaĵo simila al mola pasto, farita precipe el faruno miksita kun likvaĵo aŭ legomoj longe kuiritaj kaj duonfluecigitaj per akvo.

Kekso.- Seka, longe konservebla dolĉa, plata kaj relative malgranda bakaĵo destinita por frandado.

Knari.- Seke, akre brui pro skrapado aŭ frotado, malpli akute ol grincado.

Metio.- Manlabora profesio.

Nadlo.- Pintforma metala vergeto.

Prokrasti.- Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas.

003. Majaa Suna Kalendaro…

La 11a de Aŭgusto de 3114 aK

____________________________________________________

Parkeru tiun ĉi gravan daton pro tio, ke tiam la Universo komencis laŭ la antikvaj majaoj.

Hodiaŭ, mi priskribos rapide la majaan sunan kalendaron kaj la kalkuladon de monatoj kaj jaroj laŭ sia sistemo. Unue mi diros, ke la majaoj havis po 20 tagoj monaton, kaj ke ili havis po 18 monatoj jaron. Do, ilia kalkulita jaro konsistis el 360 tagoj. Sed ĉiuj scias ke la majaoj estis precizaj tempokalulantoj do, kie estis la aliaj 5 tagoj?

Ili rimarkis tiujn tagojn, sed ne markis ilin sur la kalendaron. Majaoj kredis, ke tiuj tagoj estas malbonŝancaj kaj malindaj. “Uayeb” nomiĝis la 5 lastaj tagoj de la jaro, kaj dum “Uayeb” neniu laboris, festis eĉ amoris pro tio, ke la majaoj ne sciis, ĉu la mondo daŭrus aŭ ĝi sin detruus.

Tria SkemoJen simpla skemo pri la maniero skribi la daton. La plej antikvaj majaoj gravuris la daton sur rokojn, kiujn ni nomas “Steleo”. Tiuj rokaĵoj konsistis el 5 “skatoletoj”, kiuj staris unu super la aliaj, sammaniere kiel en la nombro-skribado. La unua skatoleto, la plej suba skatoleto, estas por la tagoj (KIN). La dua estas por la monatoj (UINAL) kaj la 3 lastaj skatoletoj estis por la jaro (TUN), dudekjaroj (KATUN) kaj kvarcentjaroj (BAKTUN).

Mi jam diris, ke la majaa jaro nur enhavis 18 monatojn. Do, la dua skatoleto (UINAL) nur povis enhavi iun ajn ciferojn de 1 ĝis 18. La aliaj skatoletoj povis enhavi iun ajn ciferojn de 1 ĝis 19, ĉar ĉiu monato enhavis 20 tagojn.

Parenteze, la signifo de la majaa vorto TUN estas “ROKO”. Fakte, la vorto JARO en la majaa estas “JAAB” sed, ĉar la datoj estis gravuritaj sur rokojn, la majaoj ankaŭ nomis la jaron “TUN”. Tiu ĉi popolo uzis kelkajn kalendarojn, tiu ĉi suna kalendaro estas uzita por kalkuli kaj rimarki iun ajn daton ekde la komenco de la Universo.

Ĉiu tago (KIN) kaj monato (UINAL) nomiĝis laŭ sia propra maniero. Jen iliaj nomoj…

           KINes (tagoj)                             UINALes (monatoj)

01.-  IMIX                                              POP

02.-  IK                                                    UO

03.- AKBAL                                          ZIP

04.- KAN                                                 ZOTZ

05.- CHICCHAN                                TZEC

06.- KIMI                                               XUL

07.- MANIK                                          YAX KIN

08.- LAMAT                                        MOL

09.- MULUK                                        CHEN

10.- OK                                                    YAX

11.- CHUEN                                          ZAK

12.- EB                                                     KEH

13.- BEN                                                 MAK

14.- IX                                                     KAN KIN

15.- MEN                                               MOAN

16.- KIB                                                 PAX

17.- KABAN                                        KAYAB

18.- ETZ’NAB                                    KUKMU

19.- KAUAK                                        UAYEB

20.-  AHAU

La Komenco...

 

Konsentite kun grava esploristo kaj scienculo de la lasta jarcento Erick S Thompson, kiu prizorgante studis la majaajn kalendarojn, la majaa suna kalendaro komencis la 11an de Aŭgusto de 3114 AK (fakte Thompsos asertis la 13an de Aŭgusto, sed la dato estis korektika de Godman & Martínez). Dekstre vi povas vidi sur la bildo la Steleon de tiu ĉi tago laŭ la antikvaj majaoj. Ili kredis, ke la Universo komencis je la 4 tago de la nula jaro.

 

Por koni, kiel skribi la nunan daton oni nur necesas kalkuli la tagojn ekde la 11 de Aŭgusto de 3114 aK. Tamen oni devas ankaŭ memori, ke la 5 lastajn tagojn de ĉiu jaro ne kalkuliĝas. Bonvolu ne zorgi, jen la nuna dato sur majaa estelao (tago: BEN, monato: YAX KIN, jaro: 5,196):

 

Unu miliono sepcent kvardek sepmil kvincent okdek kvar tagoj ekde la komenco

Ĉu la mondo finiĝos je la jaro 2012? Kial?

Fakte, la aŭguro de la majaoj indikas, ke la homaro finos epokon kiam atingos la jaron “Óoxlajun (13) Baktun“. Tio estas (13 x 144,000=) 1’872,000 tagoj poste de la kreigo de la Universo. Kaj laŭ la studiuloj, tiu dato estas precise la 23a de Decembro de 2012.

Ni kontrolu la nombrojn. Laŭ majaoj la jaro enhavis nur 360 “indajn” tagojn, ĉu ne? Ili ankaŭ kalkulis la jarojn po dudekobloj (memoru, ke la majaa numera sistemo estis dudekuma). Do, ĉiu KATUN (dudeko da jaroj) enhavis 720 “indajn” tagojn (360×20=7,200). Dudek KATUN-oj faris unu BAKTUN (kvarcento de jaroj, aŭ dudek de dudekjaroj). Do, ĉiu BAKTUN enhavis 144,000 “indajn” tagojn (7,200×20=144,000).

Nu, laŭ majaoj, 13 BAKTUN estas 1’872,000 “indaj” tagoj. Kiom da “niaj” jaroj estas tiom da “indaj” tagoj? Tio estas facile, nur oni devas dividi 1’872,000 per 365.25 (memoru superjarojn), kaj tio faras 5,125.25, ĉu ne?

Nu, kiom da jaroj pasis ekde 3114 aK ĝis 2012 pK? 3114 + 2012 = 5126. Ĉu vi rigardas? Laŭ la fakuloj, diferenco (0.75 jaroj) plenumiĝas per la tagoj ekde la 23a de Decembro ĝis la 11a de Aŭgusto (la tago de la komenco).

La 23an de Decembro de 2012 ankaŭ okazos la vintra solstico. Mi ne taksas tiun la fino de la mondo, sed la fino de ŝanĝiĝema epoko kaj la komenco de nova tempo, de paca kaj feliĉa vivo por la homaro.

Pipopago…

Alumetlibreto...

Alumetlibreto…

Ne zorgu, ovulineto. Vi ne devas kolekti dentojn…

Tiu ĉi rakonto temas pri parto de la birdmondo. La pigoj estas birdoj, kiuj kolektas brilantajn objektojn. Laŭdire de la aŭtoro, ankaŭ la pigoj muntas sian bazaron sur la tegmenton de la homa bazaro mem. Tie ili merĉandas aŭ elmontras siajn varojn kaj posedaĵojn.

Ju pli brilanta la vendaĵo des pli multekosta la prezo. Tamen, en la urbo loĝas pigo, kiu ne ŝatas brilantajn objektojn. Laŭ sia patrino, ĝi estas pigo korpe, sed ne mense. Ĝi nomiĝas Pepoplum, kaj lia scivolemo gvidas ĝin al kurioza trezoro.

La emocio pligrandiĝas kiam la Birdkortumo minacas ĝian solan ŝatokupon: la kolektado de dentoj. Kiu estas la plej loko, kie trovi facile dentojn? Ĉu la lernejo? Ĉu la funebrejo? Ĉu la drinkejo?

Pigoj, agloj, kolomboj, kukoloj, akcipitroj… ĉiuj el ili rolas en tiu ĉi rakonto. Por ĉiuj birdamantoj kaj por ĉiuj, kiuj volas malkovri la sekreton pri la dentfeino, tiu ĉi rakonto enhavas interesaĵojn.

Nun, la pliriĉigo de la vortarsenalo:

La famaj kolektantoj, kiel Bekoblek’, muntas ekspoziciojn de akiritaj trezoroj. Brilaj moneroj, rondaj kovriloj de ladskatoloj, fingringoj kaj fingroringoj, kuleroj, fragmentoj de speguloj.

Lombardistoj, pli ol aliaj urbanoj, suferas pri pigoj, kaj ŝmiras venenon sur iun rebrilantan bagatelaĵon.

Dum la kvin tagoj ĝis la piga bazaro, Pepoplum’ preskaŭ krevas pro senpacienco.

Jam alvenis la prezidanto de la Birdkortumo, kiu estas bela korvino kun preskaŭ purpuraj plumoj. Ŝia vicministro pri komerco kaj sekureco, kalva akcipitro staranta apud ŝi, faras la anoncon.

Kaj malgraŭ ŝiaj antaŭaj promesoj al si, Pepoplum’ ne bekpikas la malamikojn, nek kriĉas nek sakras nek petegas a la Birdokortumo.

Kaj Pepoplum’ ne volas sin tiel kontentigi. La alumetlibretoj en ŝia nesto naŭzas ŝin, kaj ŝi ekflugas el la nesto por esti for, por serĉi denton.

Pepoplum’ gvatas lernejojn, kie geknaboj montras unu al la aliaj la interspacojn, kiuj estis antaŭnelonge okupitaj de dentoj.

Ŝi revenas kun alia bildo – tiu de reĝino rajdanta oran ĉevalon, kun krono kaj pafarko. Tion elektis Pepoplum’, ĉar ŝi kredas ĝin flata al la knabino.

Ĉe la fenestro ŝi hezitas. Ŝi devas certiĝi, ke ne estas kukoloj, kiuj malkaŝus ŝian kontraŭleĝan agadon. Ŝi devas ankoraŭfoje rigardi la flagrantan alumeton.

__________________________________________________________

Vortdifino laŭ Re Vo:

AKCIPITRO.- Genro el familio akcipitredoj.

FINGRINGO.- Ĉapeto, en kiun kudrante oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi.

FLAGRANTA.- Eligi tremantan rapide moviĝantan flamon.

FLATI.- Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj laŭdoj. 

GVATI.- Kaŝe, ŝtelume observi, atendi.

KREVI.- Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto. 

KRIĈI.- Brui aŭ bleki akre, subite, kiel iu rabobirdoj.

LOBARDI.- Monprunti kontraŭ movebla garantiaĵo en lombardo.

NAŬZI.- Kauzi vomemon.

SAKRI.- Esprimi indignon aŭ koleron por blasfemaj aŭ nedecaj vortoj.