senfina puzlo…

10,000 peca pluzo

_______________________________________________

Iam la plej bonkora homo, kiun mi konas kaj amas, diris al mi, ke mi plenumas nenion. Kaj bedaŭrinde mi pravigas lin. Dum mia 29 jaraĝa vivo mi eklernis tae-kwon-don, ludi fluton, ludi gitaron, pentrarton, komputil-programadon, la anglan, la japanan, la WIXARIKAn dialekton, la majaan, paperfleksadon…

Multaj diris, ke mi ne plenumis miajn projektojn, sed mi opinias, ke ili ne pravas pro tio, ke neniam oni povas ellerni aferojn kiel lingvojn aŭ artojn. Verŝajne oni povas ellerni simplajn metiojn, sed ne fakaĵojn. Ezemple mi ne ellernis eĉ la hispanan, kiu estas mia denaska lingvo.

Ajnmaniere, mi volas pruvi al tiuj, kiuj mistaksas min, ke ja mi povas plenumi iun ajn projekton. Kaj mi faros tion pere de 10,000 peca puzlo. Mi aĉetis tiun ĉi ludilon antaŭ 6 monatoj, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita, jejeje…

Mi uzos tiun ĉi paĝon kiel taglibro pri mia avanco en la plenumado de la ludilo. Iom post iom mi metos fotojn de la puzlo, ĝis mi atingos la celon. Tiam la mondo lasos taksi min kiel sentaŭgulon…

*

12.07.2009

 La 12an de Julio de 2009

Hodiaŭ mi laboris je la ĉielo. Iom post iom la figuro komencas videbliĝi.

 

%d bloggers like this: