Archive for the ‘Pensmaniero…’ Category

La Konkero de Meksiko laŭ la vidpunkto de anglo

La Konkero de Meksiko

–  –  –  –  – ≈ –  –  –  –  –

Hodiaŭ matene mi re-ekkomencis legi unu el miaj plej ŝatataj libroj pri unu el miaj plej ŝatataj temoj: La Conquista de México (La Konkero de Meksiko) verkita de angla historiisto Hugh Thomas. Jam ekde multe da tempo (preskaŭ dek jaroj) mi relegis plurfoje tiun ĉi mirindan verkon kaj ĉifoje mi trovas ene de la paĝaro novajn datumojn, kiuj fierigas min pro mia meksika deveno.

Dum kelke da dekjaroj, la aztekoj estis popolo opresita de la tecpanecas (/tekpanekas/). Silente kaj obeme ili atendis ĝis la loĝantaro pliobliĝos kaj tiam nur du homoj aliformis tiun ĉi trankvilan popolon en la militharditan kaj kokerantan imperion, kiel nuntempe estas memoritaj la aztekoj. Tiuj homoj estis la unua imperiestro Itzcóatl (/ickoatl/) kaj Tlacaelel (/tlakaelel/). Ili ambaŭ estis viziuloj, kiuj etendis la limojn de la imperio ĝis la horizonto.

Nu, hodiaŭ mi ne volas priskribi la aztekan popolon sed traduki al la Internacia Lingvo ekstrakton, kiu troviĝas je la komenco de la verko kaj temas pri la lingvo de la aztekoj: la nahúatl (azteke: paroli).

Cuitláhuac

Cuitláhuac

“…

La Meksika Imperio profitis el senkaŝa lingvo, la náhuatl. Laŭvorte de tiama náhuatl-parolanto [Lorenzo Boturini]: “milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla.” Ĝi estis taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado. Ĝi inspiris parolarton kaj poemojn, kiuj estis deklamitaj kiel hobio aŭ amuzigo por la dioj.

Saminteresa kultura manifestacio estis lerni parkere longajn paroladojn, la huehuetlatolli (/ueuetlatoli/, azteke: vortoj el maljunuloj), kiuj estis deklamitaj dum publikaj okazaĵoj kaj temis pri multe da aferoj, ĉefe pri bonkonduto… Laŭ Antonio de Nebrija, ĝi estis <imperia lingvo>…

La náhuatl, laŭ la plej grava fakulo pri ĝi [?], troviĝas inter la lingvoj, kiuj nepre devu morti neniam…

…”

Milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla, taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado”… ĉu tio ĉi memorigas vin pri io? Min, jes.

Ω

Advertisements

La Larmoj de Sankta Lorenzo

Sankta Lorenzo

Sankta Lorenzo

Sankta Lorenzo, la patrono de la bibliotekistoj, naskiĝis ĉ la jaro 225 pK kaj mortis martirigita sur la rostokrado la 10an de aŭgusto de 258. Laŭlegende li kaŝis la Sanktan Gralon en sian naskiĝurbon (Huesca). Sankta Lorenzo estis trezoristo de la papo Siksto la dua, kiu estis senkapigita dum la tiama persekutado kontraŭ la katolika eklesio.

Post la morto de la papo, la trezoristo de Romo postulis la riĉecon de la eklesio kaj dum tri tagoj Lorenzo disdonis la monon inter la malriĉuloj. La trian tagon, Lorenzo frontis la trezoriston dirante: “Jen la vera riĉeco de la katolika eklesio…”. Tuj dirinte tion, li montris al la kortumo multe da malriĉuloj, lepruloj, blinduloj, ktp. Kompreneble la trezoristo ĉegreniĝis kaj kondamnis lin al la morto, tiamaniere plenumante la profetaĵon de la papo Siksto, kiu diris al Lorenzo, ke li mortu tri tagoj poste.

Ĉiujare tiujn ĉi tagojn, nia ronda Tero transiras nubon de kosma pulvoro postlasita de la kometo Swift-Tuttle. Kiam tiuj frostigitaj eroj eniras la atmosferon de nia planedo, okazas astronomia fenomeno nomata “plugo de steloj”. Tiu ĉi specifa okazaĵo daŭras de la 11a ĝis la 13a de aŭgusto ĉiujare, kaj pro la proksimeco de la dato al la datreveno de la martirigo de Sankta Lorenzo oni alinomas tiun spektaĵon La Larmoj de Sankta Lorenzo.

Pluvo

Nu, hodiaŭ nokte rigardu la pluvon de steloj kaj formulu deziron.

Ω

Memore al Antoine de Saint-Exupéry

20.06.1900 - 31.07.1944

20.06.1900 - 31.07.1944

 Unue, mi amas legi. La legado estas mirindaĵo pro tio, ke el la paĝoj de la libroj eksaltas la roluloj kies aventurojn ni legas. Ju pli bonverkita la libro des pli viviaj ties personoj. Ili jam ne forlasas nin ĉar kaŝiĝas foje en nia menso sed fojfoje en la koro. 

rozoAntaŭ multe da tempo, en la adoleskaĝo, mi malkovris la mondon kreitan de infankora poŝtaviadisto. Mezdezerte, mezpaĝare mi konis  kaj tuj ekamis la Etan Princon. Kiu povas senti nenion legante tiun rakonton? Kiu povas forgesi la kaprican rozon aŭ la solecan reĝon?  Kiu ĝuste devenas la enigmo pri la ĉapelo sed alia infano? Tamen, la afero, kiun mi pleje memoras estas, ke la Eta Princo vojaĝadis sole tra la Univero. Naiva, saĝa kaj kuraĝa infano, kiu jam scias pri la neevitebla sorto de la homo.

reĝoAntoine, dankon pro la dronoj, kiuj ĝermis el mia spirito ekde tiam. Dankon pro la konsiloj, kiujn vi donis al mi pri la ĝusta konduto de la homo. Amiko, tiun tagon kiam mi legis vian rakonton mi brakumis mian patron… Hodiaŭ pro via nostalga memoro mi brakumas mian plej karan amikon… kaj mi scias, ke en la estonteco mi brakumos mian filon tuj leginte al li la historion pri la Eta Princo…

Antaŭ kelke da tempo oni malkovris vian arĝentan braceloton, peceton el la tolo de via  ĵaketo kaj la ferrubon de via aviadilo. Oni jam scias la nomon de la homo, kiu faligis vin en la Mediteranean Maron. Tamen, malmultaj scias, ke vi ne estas el la homoj kiuj mortas…

Daŭrigu vian vojaĝon tra la steloj kaj asteroidoj, pli proksime del Dio…

Ω