Archive for the ‘Libroj…’ Category

La Konkero de Meksiko laŭ la vidpunkto de anglo

La Konkero de Meksiko

–  –  –  –  – ≈ –  –  –  –  –

Hodiaŭ matene mi re-ekkomencis legi unu el miaj plej ŝatataj libroj pri unu el miaj plej ŝatataj temoj: La Conquista de México (La Konkero de Meksiko) verkita de angla historiisto Hugh Thomas. Jam ekde multe da tempo (preskaŭ dek jaroj) mi relegis plurfoje tiun ĉi mirindan verkon kaj ĉifoje mi trovas ene de la paĝaro novajn datumojn, kiuj fierigas min pro mia meksika deveno.

Dum kelke da dekjaroj, la aztekoj estis popolo opresita de la tecpanecas (/tekpanekas/). Silente kaj obeme ili atendis ĝis la loĝantaro pliobliĝos kaj tiam nur du homoj aliformis tiun ĉi trankvilan popolon en la militharditan kaj kokerantan imperion, kiel nuntempe estas memoritaj la aztekoj. Tiuj homoj estis la unua imperiestro Itzcóatl (/ickoatl/) kaj Tlacaelel (/tlakaelel/). Ili ambaŭ estis viziuloj, kiuj etendis la limojn de la imperio ĝis la horizonto.

Nu, hodiaŭ mi ne volas priskribi la aztekan popolon sed traduki al la Internacia Lingvo ekstrakton, kiu troviĝas je la komenco de la verko kaj temas pri la lingvo de la aztekoj: la nahúatl (azteke: paroli).

Cuitláhuac

Cuitláhuac

“…

La Meksika Imperio profitis el senkaŝa lingvo, la náhuatl. Laŭvorte de tiama náhuatl-parolanto [Lorenzo Boturini]: “milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla.” Ĝi estis taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado. Ĝi inspiris parolarton kaj poemojn, kiuj estis deklamitaj kiel hobio aŭ amuzigo por la dioj.

Saminteresa kultura manifestacio estis lerni parkere longajn paroladojn, la huehuetlatolli (/ueuetlatoli/, azteke: vortoj el maljunuloj), kiuj estis deklamitaj dum publikaj okazaĵoj kaj temis pri multe da aferoj, ĉefe pri bonkonduto… Laŭ Antonio de Nebrija, ĝi estis <imperia lingvo>…

La náhuatl, laŭ la plej grava fakulo pri ĝi [?], troviĝas inter la lingvoj, kiuj nepre devu morti neniam…

…”

Milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla, taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado”… ĉu tio ĉi memorigas vin pri io? Min, jes.

Ω

Advertisements

Ruĝvela Ŝipo…

Amara pomo...

Amara pomo...

Oni pli ofte okupas sin per objektoj perditaj, ol per la retenataj. Oni revas ne pri la edzo aŭ edzino, kiu estas apude dum la tuta vivo, sed pri iu renkontita antaŭ jaroj kaj neniam revidita…”

Jen alia rakonto de la novelaro Marvirinstrato verkita de Tim Westover. Ĉiokaze la historio temas pri humorŝanĝema viro, kiun liaj malbonaj decidoj puŝis esti noktodeĵoranto de la haveno.

Denove la nostalgio filtriĝas tra la paĝoj de la rakonto. La perdita fratino, la sola patrino kaj la frustrita revema sentaŭgulo estas kompatindaj homoj, kiuj estas viktimoj de malbonŝanco.

La fantomoj revenas per forĵetaĵoj. Parto de la rakonto memoris al mi la filmon La Kadavro de la Fianĉino de fama filmdirektoro Tim Burton. Precize kiam la mortintoj trovis siajn karajn parencojn.

La rakonto alportas al mi du gravajn konsilojn: (1) prizorgu vivantojn pli ol mortintojn  kaj (2) pripensu plenzorge la elektojn. 

 

Nun la pliriĉigo de la vortarsenalo:

Ĝi estis glata kaj plaĉa, semajna enspezo, kaj li elprenis ĝin por pli bone ĝui. Iuj jam mordetis la moneron por kontroli ĝian verecon – kupra koloro estis videbla en la dentospuroj.

Dufoje, trifoja ĝi resaltis de la kajo, kaj fine la rando malbonŝance trovis spacon inter la lignaj tabuloj, kaj la monero malaperis en la maron per aŭdebla “plon”.

Fine Konrad fasonis velon el ruĝa silko, kiu restis de robo farita por Katja. La velo ege plaĉis al ŝi, kaj ŝi brakumis la fraton.

La oldulo portis flavan mantelon, kaj liaj fingroj estis ruĝaj kaj vunditaj pro ŝipa ŝnuro kaj sala vento. “La Damo de Kartoj krozas sub ruĝaj veloj, kaj maristoj, kiu ŝin renkontas, ĉiam estas pli malfeliĉa poste.”

Malgraŭ la malsukcesoj kun “Katja”, aŭ eble por spiti ilin, Konrad volis fariĝi maristo. Unue li enskribiĝis por la vojaĝo al Afriko…

Poste Konrad provis enviciĝi en la mararmeon, kie batalemaj trajtoj estus avantaĝo. Sed la patrino rifuzis doni la necesajn naskiĝdokumentoj el sia kesto.

Fine li estis dungita de veterana fiŝisto. Sed prizorgante la provizojn sur la kajo, Konrad enplektis sin en fiŝreton, kaj anstataŭ zorge liberigi sin li baraktante ŝiris kaj detruis la valoran reton. Tiu lasta okazaĵo – novico kaptis sin anstataŭ fiŝojn! – disvastiĝis rapide en la havenaj trinkejoj, kaj ĉiuj kapitanoj, timante similan farson, rifuzis dungi Konradon.

Fojfoje subita ŝtormo pelis velboaton en la havenon kaj Konrad donis kvitancon por la impostoj. Akcidento en kaldrono de novmoda vaporŝipo devigis ĝis albordiĝi por riparoj.

Sed tiun nokton, en kiu li perdis la moneron, Konrad vidis je distanco lumojn de ŝipo, kaj, kvankam preta kuri kaj krii, li ne faris tion. Hezitigis lin la suferoj de la tago.

Eble la urbanoj prenus torĉojn kaj rabus la ŝipon kiel piratoj, kaj tiam oni vidus blondaharan pupeton dronigitan de kuzo, kaj pentraĵojn forĵetitan senpripense, kaj amatan tason rompitan, kiam oni kolere frapis ĝin kontraŭ tablon dum disputo.

_________________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Enspezo.- Enkasigo de mono.

Envicigi.- n.t.

Farso.- Malonga, vulgare komika teatraĵo.

Fasoni.- Doni formon al vesto.

Krozi.- Veturi zigzage en iu regiono por kontroli la surakvan trafikon.

Kvitanco.- Skribaĵo per kiu oni atestas, ke oni bone ricevis leteron aŭ pakaĵon. 

Provizo.- Ago provizi.

Rando.-  Ĉirkaŭa ekstrema parto de io, konsiderata laŭ longo.

Spiti.- Montri al iu, ke oni plezuras kontraŭstarante al lia volo aŭ ke oni estas preta batali kontraŭ li.

Sufero.- n.t.

Torĉo.-  Malnova kruda lumigilo, konsistanta el tordita ŝnuro aŭ ligna bastono ŝmirita per rezino, vasko aŭ peĉo.

Enanimigo…

Toastilo...

Toastilo...

Kion fari kiam onia kuirilo malsanas? La plej facila maniero solvi la problemo estas aĉeti novan kuirilon, sed tio ne estas simpla afero. Kio se la ilo enhavas spiriton de murdisto aŭ drinkulo?

Unue oni devas prizorge kontroli ĉiujn dokumentojn, kiuj certigas, ke nenio  estas misa pri la ilo, kiun oni volas aĉeti. Jejeje, kaj poste oni devas  sekuriĝi, ke la animo de la nova ilo bone kunvivu kun la alia iloj, kiuj jam staras en la domo. Ne farinte tion, oni riskas trovi veran militon en la propra loĝejo.

Nu, tiu ĉi rakonto temas pri kompatinda familio, kiu devas akiri novan toastilon por  revenigi trankilceon, pacon kaj rostitan panon al sia vivo. Ĉu malmultekosta sed danda toastilo estus taŭga por ili?

Por mi, ĝis nun tiu ĉi estas la plej bona rakonto de la novelaro. Tie ĉi Tim Westover uzas kelkajn esprimojn tre kutimajn en la hispana: 

“Iun tagon sinjorino Doppelviv’ rimarkis, ke la fridujo estas tro varma. La manĝaĵoj difektiĝus, se la fridujo ne bone funkcius. Sinjorino Doppelviv’ opiniis tion stranga, ĉar ŝi preskaŭ ne malfermis la fridujon dum la tutan tagon. Ŝi enrigardis la fridujon por vidi mi-ne-scias-kion, kaj la toastilo pepis, kiam ŝi malfermis la pordon.”

“Sed kio pri la bela toastilo, la danda kaj flirtema spritio, kiu jam rompis tiom da koroj en dio-scias-kiom da kuirejoj?”.

Resume, tre amuza rakonto. Ju pli daŭras la legado, des pli pligrandiĝas mia admiron pri la juna aŭtoro kaj pri la fleksebleco de la Esperanto.

Tiuj, kiuj strebas malkovri la sekreton pri la reenkarniĝo, vere devas legi tiun ĉi rakonton kaj la novelaron mem.

Leginte la rakonto, mi havas dubon: kion faras gladilo en la kuirejo?

 

Nun la enriĉigo de la vortarsenalo:

Ŝiaj argumentoj ne plene persvadis la familion, sed pro tio, ke Paĉjo Doppelviv’ sopiris al paco, li konsentis ne eniri la ĉefan butikon Pluranim’, sed viziti la apudan filion, kie oni vendas “alternativojn”.

Deĵorantoj portis frakan veston kaj disdonis keksojn al geknaboj. Junulino, portanta ruĝan jupon, vagadis kun multkoloraj aerobalonetoj.

Eble dudek fojojn en la vivo li rostis panon. Kaj tial oni atendu kelkajn mallertaĵojn de la toastilo – ebla la pano estos tro bruna, aŭ iom tro seka -ĝis ĝi lernos sian novan metion.

Sinjorino Doppelviv’ trovis ege multekostan harbuklilon, kiu portis la nomo de tre konata frizisto. Momente, ŝia kapo ŝvebis. Sed refoje legante la ŝildon, ŝi konstatis, ke temis pri la kuzo de la konata frizisto, kiu hazarde havis la saman nomon.

La postan tagon, zorgoj hejmaj kaj laboraj intervenis, kaj oni devis prokrasti la kuraciston ĝis post la semajfino.

La miksilo grincis kaj knaris, kaj el la gladilo likiĝis akvo per grandaj gutoj. La nadlo de la fonografo gratis sur disko kal eligis teruran viran krion, kaj la lampoj flragis.

Kial la familio Doppleviv’ ne faris pli da demandoj nek mendis konsilon de la kuracisto, antaŭ ol sendi novan toastilon en tiu delikatan medion? Tiaj hastaj agoj povas esti repagataj nur per la ĥaoso kaj damaĝo.

En tiu ĉi toastilo estis la animo de malsana orfa knabo, kiu dum la mallonga vivo neniam manĝis rostitan panon, nur kaĉon kaj ostojn. Ĉu li entute scipovis rosti panon estis dubinda, sed la toastileto estis tiel milda, ke li tute ne kapablis veki konfliktojn.

_________________________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Filio.- Institucio, societo, firma dependa de alia ĉefa firmo.

Frizisto.- Barbiro.

Hasta.- Tre aŭ tro rapida; farita sen matura pripenso aŭ preparo.

Kaĉo.- Manĝaĵo simila al mola pasto, farita precipe el faruno miksita kun likvaĵo aŭ legomoj longe kuiritaj kaj duonfluecigitaj per akvo.

Kekso.- Seka, longe konservebla dolĉa, plata kaj relative malgranda bakaĵo destinita por frandado.

Knari.- Seke, akre brui pro skrapado aŭ frotado, malpli akute ol grincado.

Metio.- Manlabora profesio.

Nadlo.- Pintforma metala vergeto.

Prokrasti.- Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas.

Pipopago…

Alumetlibreto...

Alumetlibreto...

Ne zorgu, ovulineto. Vi ne devas kolekti dentojn… 

Tiu ĉi rakonto temas pri parto de la birdmondo. La pigoj estas birdoj, kiuj kolektas brilantajn objektojn. Laŭdire de la aŭtoro, ankaŭ la pigoj muntas sian bazaron sur la tegmenton de la homa bazaro mem. Tie ili merĉandas aŭ elmontras siajn varojn kaj posedaĵojn. 

Ju pli brilanta la vendaĵo des pli multekosta la prezo. Tamen, en la urbo loĝas pigo, kiu ne ŝatas brilantajn objektojn. Laŭ sia patrino, ĝi estas pigo korpe, sed ne mense. Ĝi nomiĝas Pepoplum, kaj lia scivolemo gvidas ĝin al kurioza trezoro.

La emocio pligrandiĝas kiam la Birdkortumo minacas ĝian solan ŝatokupon: la kolektado de dentoj. Kiu estas la plej loko, kie trovi facile dentojn? Ĉu la lernejo? Ĉu la funebrejo? Ĉu la drinkejo?

Pigoj, agloj, kolomboj, kukoloj, akcipitroj… ĉiuj el ili rolas en tiu ĉi rakonto. Por ĉiuj birdamantoj kaj por ĉiuj, kiuj volas malkovri la sekreton pri la dentfeino, tiu ĉi rakonto enhavas interesaĵojn.  

 

Nun, la pliriĉigo de la vortarsenalo:

La famaj kolektantoj, kiel Bekoblek’, muntas ekspoziciojn de akiritaj trezoroj. Brilaj moneroj, rondaj kovriloj de ladskatoloj, fingringoj kaj fingroringoj, kuleroj, fragmentoj de speguloj.

Lombardistoj, pli ol aliaj urbanoj, suferas pri pigoj, kaj ŝmiras venenon sur iun rebrilantan bagatelaĵon.

Dum la kvin tagoj ĝis la piga bazaro, Pepoplum’ preskaŭ krevas pro senpacienco.

Jam alvenis la prezidanto de la Birdkortumo, kiu estas bela korvino kun preskaŭ purpuraj plumoj. Ŝia vicministro pri komerco kaj sekureco, kalva akcipitro staranta apud ŝi, faras la anoncon.

Kaj malgraŭ ŝiaj antaŭaj promesoj al si, Pepoplum’ ne bekpikas la malamikojn, nek kriĉas nek sakras nek petegas a la Birdokortumo.

Kaj Pepoplum’ ne volas sin tiel kontentigi. La alumetlibretoj en ŝia nesto naŭzas ŝin, kaj ŝi ekflugas el la nesto por esti for, por serĉi denton.

Pepoplum’ gvatas lernejojn, kie geknaboj montras unu al la aliaj la interspacojn, kiuj estis antaŭnelonge okupitaj de dentoj.

Ŝi revenas kun alia bildo – tiu de reĝino rajdanta oran ĉevalon, kun krono kaj pafarko. Tion elektis Pepoplum’, ĉar ŝi kredas ĝin flata al la knabino.

Ĉe la fenestro ŝi hezitas. Ŝi devas certiĝi, ke ne estas kukoloj, kiuj malkaŝus ŝian kontraŭleĝan agadon. Ŝi devas ankoraŭfoje rigardi la flagrantan alumeton.

 

__________________________________________________________

Vortdifino laŭ Re Vo:

AKCIPITRO.- Genro el familio akcipitredoj.

FINGRINGO.- Ĉapeto, en kiun kudrante oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi.

FLAGRANTA.- Eligi tremantan rapide moviĝantan flamon.

FLATI.- Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj laŭdoj. 

GVATI.- Kaŝe, ŝtelume observi, atendi.

KREVI.- Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto. 

KRIĈI.- Brui aŭ bleki akre, subite, kiel iu rabobirdoj.

LOBARDI.- Monprunti kontraŭ movebla garantiaĵo en lombardo.

NAŬZI.- Kauzi vomemon.

SAKRI.- Esprimi indignon aŭ koleron por blasfemaj aŭ nedecaj vortoj.

Marvirinstrato…

Preparante fiŝon...

Preparante fiŝon...

Jen la rakonto, kiu cedas sian propran nomon al la novelaro mem. Denove la ĉefrolulo estas inocenta knabo, ĉi-okaze knabo, kiu revas esti kuraĝa maristo. La beleco de la rakonto troviĝas je metaforoj, komparacioj kaj figuroj:

“Kaj dumvoje mi venkis ĉiujn obstaklojn, ĉu la amason de la kolomboj, kiuj estis la mararmeo de miaj malamikoj, ĉu la pliaĝajn knabojn, kiuj estis malicaj piratoj, ĉu la kotoflaketojn, kiuj estis ŝtormoj kaj kirlakvoj.” 

“La virino respondis per susuro, kiun post streĉa aŭskultado mi komprenis kiel kanton. Sed la melodio estis malkutima. Mi konsciis, ke temis ne pri kanto, sed pri demando, sed demando el bela buŝo, per voĉo kiel mielo.”

La rakonto temas pri knabo, kiu kontaĝis kun bela virino, kiu loĝas sur Marvirinstrato.  Ŝiaj bela haro, kantema parolado kaj stranga “piedirado” ŝajnas motri, ke tiu ĉi virino apartenas al fabela mondo. Ĉu vere?

Plie, mi ŝatas la nomon de la bela virino, Vela, kaj lia familia nomo memoras min pri la familia nomo de Sinjoro Spock (vojaĝo al stelaro). Ambaŭ familiaj nomoj estas neelparoleblaj por homoj:

“Sed ĝi estas stranga nomo por multaj langoj, kun multaj strangaj sonoj, kaj mi trovas ĝin nekomforta. Tial mi min nomas simple Meva, kaj sufiĉas”…

Denove la rakonta stilo estas ligera kaj amuza, kaj la fino de la rakonto estas interesa kaj dubigema.  Certe oni devas legi ĝin kaj la plenan novelaron

 Nun, la enriĉigo de la vortarsenalo:

Tie estis tuta maro de vizaĝoj, kaj la bruo de voĉoj estis kiel muĝo de ondoj. Kion fari, krom plonĝi en la profundon? …

“Oni surtretis miajn piedfingrojn”, mi diris…

Sur la muro pendis oleopentraĵoj de diversaj birdoj – albatrosoj, mevoj kaj ŝternoj…

Kiam mi gustumis la teon, ĝi estis amara kaj tiklis mian gorĝon…

Mia kara venis el la kampoj, kie li laboris en kruelaj muelejoj, farunfabrikoj. Sento de malpureco sekvis ilin tage kaj nokte. Tritiko en la hararo, faruno sur la haŭto…

Anstataŭ tiujn pruvojn mi trovis nur buntkolorajn sapetojn, en formoj de konkoj…

Miaj manoj estis ŝlimaj kaj malpuraj…

Manĝiloj, kiujn makulis dentospuroj, fendetoj…

Mi enrigardis la fenestron. La sama frataso troviĝis ene…

Tiuj ankroj, marmapoj, ŝipetoj kaj gravuraĵoj pli taŭgas por soleca edzino de maristo, ol por marvirino…

Sinjorino Meva staris ĉe la fino de la kajo. Ŝia bluverda jupo  brilegis en la plena suno. De la bluflaga ŝipo oni mallevis ŝalupon...

 ____________________________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Ajlo.Specio de ajlo, uzata kiel spiaĉo kaj kuracilo. 

Amara.Maldolĉa por la gusto, kiel galo, aloo, genciano…

Fatraso.- n.t.

Fendo.- Mallarĝa laŭlonga truo.

Flako.Malgranda kvanto da akvo aŭ alia likvaĵo, restanta en kavaĵo.

Gravuri.- Desegni sur ligno, ŝtono, metalo per pinta ŝtala ilo aŭ per acido.

Kajo.- Teraso aranĝita por facila aliro al veturilo.

Plonĝi.- Lerte sin ĵeti en akvon por naĝi.

Rubo.- Rompitaĵoj el ruinigita konstruo.

Sapo.- Miksaĵo el graso kaj alkalaĵo, uzata por lavepurigi.

Svingi.- Moveti ion rapide kaj ripete, ĉiudirekten rapide skaudi.

Ŝalupo.-  Granda boato.

Ŝlimo.- Akvemoligita kota tero kuŝanta sur mundo de maro, lago, rivero aŭ simila akvejo.

Ŝterno.- n.t.

Tikli.- Kauzi per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo sentumaĵon, kiu estigas konvulsian ridon.

Treti.- Premi per piedoj.

Tritiko.- Genro el familio poacoj, greno el kies grajnoj oni faras blankan farunon.

Kelkaj vortoj el nia subtenanto…

Faruno...

Faruno...

Nepre la dua ŝatokupo de Tim Westover, krom la skribado ankaŭ estas la merkatiko. Vi sampensos kiam legos la kvaran rakonton de la novelaro Marvirinstrato.

Mi sciis, ke la faruno estas utila diversmaniere, sed mi ne konas kiom mirinda estas la Faraona Faruno!!!

Pere de ĝi, krom por baki ankaŭ oni povas helpi malnovajn ŝlosilojn turniĝi pli bone,  krei gruecan paston por ŝtopi la breĉojn en boatoj, malkovri spurojn de ŝteluloj sur la planko,  akiri la ŝajnon de saĝeco kaj digno kiam oni sin kombas per ĝi, purigi perukoj kaj kovri haŭtmakulojn, ktp…

La antikvaj egiptoj uzis la Faraonan Farunon por la mumiigado, la divenado kaj la aŭrigado, eĉ la konstruado de la piramidoj!!!

Verŝu cent kilogramojn da Faraona Faruno ekster via domo por krei impreson de freŝa neĝofalo dum paca mezvintra nokto…”

Nekredeble!!!. Mi demandas ĉu la Faraona Faruno povas antastaŭi la talkon de la gantoj, kiujn mi portas dum operacioj? 

La legado estas tiel amuza, ke nepre mi mendos dudek skatolojn de Faraona Faruno kaj mi ricevos la libron “Sekretoj de la Faraonaj Bakistoj” kiel donacon.

Faraona Faruno! estas tre utila en la geedza lito- sed tion vi jam scias, ruzulino!!!…”

Jejeje, plibone oni devus mendi la plenan libron.

_______________________________________________

Vortsignifoj laŭ ReVo:

Peruko.- Artefarika hararo imitanta naturan kaphararon.

Tri ruĝaj knabinoj…

Tetaso...

Tetaso...

Io terura okazos, se tri ruĝaj knabinoj eliros el la arbaro…”

Tiu rakonto temas pri la alveno de novaj najbaroj al la kvartalo apud la arbaro. Kelkaj loĝantaroj estas strangaj personoj, kiel la Vidvino Pintanazo, unuokula virino, kiu ŝatas vidi la estontecon per la dismetado de la kartoj aŭ la “legado” de la folioj, kiuj kuŝas sur la fundo de la tetasoj…

Denove mi rimarkas certan funebran stilon  sur la rakonto. Ĉifoje, unu el la amikoj de la ĉefrolulo estas mortinto: “li mortis pro tifo kaj oni enterigis lin en kamparan tombejon kaj tial li ne revenis kiel fantomo, ĉar Kaneĉjo estis multe pli feliĉa en la kamparo…” Ankaŭ la patro de la ĉefrolulo jam estas mortinto pro malsano. 

En la antaŭa rakonto, Nia bestoĝardeno, la du feinoj ankaŭ estis mortintaj, unu el ili venenita kaj la alia mortis pro malfeliĉo. Ĉu tiu ĉi funebreco estas trajto de la verkostilo de la aŭtoro? 

Dum la legado mi trovis certan parton kie “vivas” la sprito de la neforgesebla poemo verkita de Zamenhof  “L’ Espero” (L’a espero, l’obstino kaj la pacienco estas la signoj…)

Leginte aŭ spektinte bonan verkon mi kutimas elekti la plej interesan rolon el la verko. Ĉiokaze, mi taksas la patrinon la plej bona, kaj poste la ĉefrolulon. Ŝia rolo volas aspekti sekura kaj kuraĝa, sed la destino jam iam batis ŝin. Kion ŝi faras kiam denove la malbona sorto minacas sian familion? Ŝi animas sian fileton al la daŭro de liaj planoj…

La drama sceno, kiu pleje plaĉis min estas la minaco de la Vivdvino Pintanazo, jen ekstrakteto:

Pri tiuj knabinoj mi havas strangajn sentojn, do mi dismetis la kartojn, verŝis akvon en la lunspegulo, kaj ruligis la Ostokubon en KverkoKruco. Mi elprovis ĉiujn rimedojn, kiujn provizis al ni La Misteroj.  Kaj miajn eltrovojn mi dividos kun vi, kvankam la destinon vi mem elektis. Tiuj knabinoj estas ombroj, fantomoj, diabloj, kaj ili katenos vin ĝis la morto.”

Certe tiu ĉi rakonto estas bona legado, do oni ne devas lasi la bonŝancon elŝuti la plenan verkon.

 

Nu, la enriĉigo de la vortarsenalo:

Ni petis niajn patrinojn porti nin en la kamparo. Tie, ni povis pilkludi sur verdaj gazonoj kaj karamboli en falĉita pajlo. Sed malofte ni vizitis la kamparon…

Se niaj piedfrapoj aŭdiĝis tro proksime al ŝiaj fenestroj, ŝi aperis kun pugna mano kaj griza senvida okulo. Ni tuj forkuris kaj ŝprucis nin per la akvo, kiu kolektiĝas en fluejoj ekster la preĝejo…

Ruĝa, ĉar de la ŝuoj ĝis la ŝtrumpetoj, ĝis la jupo, ĝis la harbanto ŝi estis vestita per ruĝo, kaj ŝiaj longaj haroj flamis kiel kampara sunsubiro, kiel sango, kiel fajrobrigadisto, kiel kolero, kiel… nu, knabo konas nur certan kvanton da ruĝaĵoj…

Fojfoje ni kaptis skatolojn kun unu aŭ du cigaredoj, kiujn ni vendis al preterpasantoj kontraŭ groŝonoj

Ni pentros novan vizaĝon –  mia fratino havas penikojn kaj farbojn. Kaj novan hararon ni faru el ŝnuro. Povas esti bela pupo…

Rapide li forgesis pri ĝi kaj ekinteresiĝis pri nova kaptaĵo – ladskatolo kun desegnaĵo de fiŝo portanta ĉapelon…

La postan tagon malantaŭ mia doma en la betona kvadrato kiun oni nomis ĝardeno, ni klopodis malnodi la ŝnuron de nia fiŝkaptilo. Tian laboron indas plenumi silente, ĉar ĝi estas tre malfacila…

Ankaŭ mia patrino kantis, senŝeligante migdalojn kaj frappurigante tapiŝojn, sed ŝi kantis per vera vortoj. Ni ŝovis niajn nazojn super la barilo…

Iliaj blankaj noktovestaĵoj lante sekvis la rondiran dancadon. Mi ŝteliris preter la dormanta patrino kaj senŝue eniris la betonan ĝardenon…

Mi proksimiĝis al la unua budo, kie Marzo vendas bombonojn kaj aliajn frandaĵojn. Li faris ovaloj el blanka sukero kaj enverŝis mielon, kaj la tuto estis ovo de iu mirinda dolĉa birdo…

Kiom da mono vi kunportis? – Mi havas du duopojn kaj kelkajn onojn…

La Vidvino havis dikan promenbastonon, kaj ŝia hundo estis la plej danĝera en la tuta aleo. Oni ne povas alproksimiĝi al ĝi, eĉ tenante kolbason. Mi ŝiris grandan aron da petunioj per unu mano kaj faskon da violetoj kaj tulipoj per la alia. Sed la floroj malhelpis mian eskapon. Kun plenaj manoj estis malfacile grimpi la barilon. Kelkajn florojn mi premdifektis, kaj miaj membroj tordiĝis…

“Nu, kaj kio, se aperas ilia patrino?” diris Jan. Niaj okuloj larĝiĝis pro timo. – “Kaj kio, se la patro?” diris Mateko. Niaj kruroj komencis ŝanceliĝi

Mateko staris fikse kun sia libro en la mano. Finfine li senvorte transdonis ĝin. “Multajn dankojn”, ili diris, trafoliumante la malplenan libron. “Jam ĝi estas plenŝtopita de verkotaĵoj”…

Ni sekvis ĝin ĝis la sojlo de la ĉambro sed ne eniris. Sur breto en la kuirejo estaris kelkaj vinglasoj, ankoraŭ plenaj…

“Ĉu vi povas flugi kaj flugigos nin?” diris la knabinoj akre. “Ĉu vi transformos la betonon al herbejon ja ebenigos la urbon?” La knabinoj malfermis la pordon. La subita ŝanĝo en ilia mieno estis forte skua. Neniam antaŭe la knabinoj parolis malĝentile. Ilia hastoplena voĉo pelis nin el lila domo…

“Kaj mi kunportis nenion, sed parkerigis ŝercojn”, diris Mateko. Mia patrino ridis kaj taŭzis la harojn de Mateko. “Ho, vi estas dolĉa etulo!”…

_______________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Betono.- Konstrumaterialo, miksaĵo sablo, ŝtonetoj, cemento kaj akvo.

Ebenigi.- Igi ebena (plata, glata)

Falĉi.- Detranĉi herbon kaj grenon per falĉilo.

Fasko.- Aro da kunigitaj samspecaj longformaj objektoj. 

Frandi.-  Por plezuro manĝi ion kiel delikatan bongustaĵon.

Gazono.-  Zorge kultivata herbejo precipe ormata.

Groŝo.-  Tre malgranda monero en diversaj landoj.

Harbanto.- n.t.

Hasto.- Rapidigi siajn movonj, por pli baldaŭ plenumi ion.

Kolbaso.- Besta intesto, plenigita per hakita spicita viando el porko.

Ladskatolo.- Hermetike fermita skatolo el stanita lado, ĉefe uzata por konservi nutraĵojn.

Lante.-  n.t.

Ono.- Frakcio.

Peniko.-  Ilo el fasko da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por skribi, ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo kaj simila.

Senŝeligi.- Eltiri el la ŝelo.

Skui.- Rapide abrupte kaj ripete ŝanceli kaj malfirmigi.

Sojlo.-  Transversa ŝtono aŭ trabo kuŝanta malsupre de la aperturo de pordo.

Ŝanceli.- Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renverŝigi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras.

Ŝovi.- Puŝi ion glitigante ĝin sur supraĵo, sur kiu ĝi kuŝas, por antaŭenmeti, proksimigi, montri ĝin.

Ŝpruci.- Rapide, saltie kaj fortege elflui eksteren.

Ŝtopi.-  Fermi truon plenigante ĝin per ia substanco.

Taŭzi.- Tirskue aŭ ĉife malordigi.