Ruĝvela Ŝipo…

Amara pomo...

Amara pomo…

Oni pli ofte okupas sin per objektoj perditaj, ol per la retenataj. Oni revas ne pri la edzo aŭ edzino, kiu estas apude dum la tuta vivo, sed pri iu renkontita antaŭ jaroj kaj neniam revidita…”

Jen alia rakonto de la novelaro Marvirinstrato verkita de Tim Westover. Ĉiokaze la historio temas pri humorŝanĝema viro, kiun liaj malbonaj decidoj puŝis esti noktodeĵoranto de la haveno.

Denove la nostalgio filtriĝas tra la paĝoj de la rakonto. La perdita fratino, la sola patrino kaj la frustrita revema sentaŭgulo estas kompatindaj homoj, kiuj estas viktimoj de malbonŝanco.

La fantomoj revenas per forĵetaĵoj. Parto de la rakonto memoris al mi la filmon La Kadavro de la Fianĉino de fama filmdirektoro Tim Burton. Precize kiam la mortintoj trovis siajn karajn parencojn.

La rakonto alportas al mi du gravajn konsilojn: (1) prizorgu vivantojn pli ol mortintojn  kaj (2) pripensu plenzorge la elektojn.

Nun la pliriĉigo de la vortarsenalo:

Ĝi estis glata kaj plaĉa, semajna enspezo, kaj li elprenis ĝin por pli bone ĝui. Iuj jam mordetis la moneron por kontroli ĝian verecon – kupra koloro estis videbla en la dentospuroj.

Dufoje, trifoja ĝi resaltis de la kajo, kaj fine la rando malbonŝance trovis spacon inter la lignaj tabuloj, kaj la monero malaperis en la maron per aŭdebla “plon”.

Fine Konrad fasonis velon el ruĝa silko, kiu restis de robo farita por Katja. La velo ege plaĉis al ŝi, kaj ŝi brakumis la fraton.

La oldulo portis flavan mantelon, kaj liaj fingroj estis ruĝaj kaj vunditaj pro ŝipa ŝnuro kaj sala vento. “La Damo de Kartoj krozas sub ruĝaj veloj, kaj maristoj, kiu ŝin renkontas, ĉiam estas pli malfeliĉa poste.”

Malgraŭ la malsukcesoj kun “Katja”, aŭ eble por spiti ilin, Konrad volis fariĝi maristo. Unue li enskribiĝis por la vojaĝo al Afriko…

Poste Konrad provis enviciĝi en la mararmeon, kie batalemaj trajtoj estus avantaĝo. Sed la patrino rifuzis doni la necesajn naskiĝdokumentoj el sia kesto.

Fine li estis dungita de veterana fiŝisto. Sed prizorgante la provizojn sur la kajo, Konrad enplektis sin en fiŝreton, kaj anstataŭ zorge liberigi sin li baraktante ŝiris kaj detruis la valoran reton. Tiu lasta okazaĵo – novico kaptis sin anstataŭ fiŝojn! – disvastiĝis rapide en la havenaj trinkejoj, kaj ĉiuj kapitanoj, timante similan farson, rifuzis dungi Konradon.

Fojfoje subita ŝtormo pelis velboaton en la havenon kaj Konrad donis kvitancon por la impostoj. Akcidento en kaldrono de novmoda vaporŝipo devigis ĝis albordiĝi por riparoj.

Sed tiun nokton, en kiu li perdis la moneron, Konrad vidis je distanco lumojn de ŝipo, kaj, kvankam preta kuri kaj krii, li ne faris tion. Hezitigis lin la suferoj de la tago.

Eble la urbanoj prenus torĉojn kaj rabus la ŝipon kiel piratoj, kaj tiam oni vidus blondaharan pupeton dronigitan de kuzo, kaj pentraĵojn forĵetitan senpripense, kaj amatan tason rompitan, kiam oni kolere frapis ĝin kontraŭ tablon dum disputo.

_________________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Enspezo.- Enkasigo de mono.

Envicigi.- n.t.

Farso.- Malonga, vulgare komika teatraĵo.

Fasoni.- Doni formon al vesto.

Krozi.- Veturi zigzage en iu regiono por kontroli la surakvan trafikon.

Kvitanco.- Skribaĵo per kiu oni atestas, ke oni bone ricevis leteron aŭ pakaĵon. 

Provizo.- Ago provizi.

Rando.-  Ĉirkaŭa ekstrema parto de io, konsiderata laŭ longo.

Spiti.- Montri al iu, ke oni plezuras kontraŭstarante al lia volo aŭ ke oni estas preta batali kontraŭ li.

Sufero.- n.t.

Torĉo.-  Malnova kruda lumigilo, konsistanta el tordita ŝnuro aŭ ligna bastono ŝmirita per rezino, vasko aŭ peĉo.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: