002. Kalkuli majae (dua parto)…

Nu, jam ni scias kiel konstrui iun ajn numeron laŭ la majaa kodo. Mi diris ke la plej amuza afero estas la elparolado pro tio, ke la nombroj ne elparoliĝas kiel en neniu alia lingvo, kiun mi konas. Tie ĉi mi priskribos la metodon.

Unue, oni devas memori, ke ĉiu ciferoj de 1 ĝis 19 havas sian propran nomon (JUN, KA’A, ÓOX, KAN, JO’O…) kaj ke la cifero 0 (JUUB) neniam elparoliĝas.  Por niaj sekvontaj ekzercoj oni uzos nur la ciferojn unu (JUN), du (KA’A) kaj tri (Óox).

Due, ankaŭ oni devas memori, ke la majaoj uzis dudekuman sistemon por kalkuli. Tio estas, ili kalkuli po dudek dudeke. Ili uzis po ĉiu dudekoblo “skatoleton”. Tiu “skatoletoj” staras unu super la aliaj kaj nomiĝas, de sube supren, JUN (unuoj), KAL (dudekoj), BAK (kvarcentoj), ktp. Denove, por nia ekzerso oni uzos la du unuajn skatoletojn.

Jen praktika resumo:

Skemo

Do, komencu:

JunKAL

JunKAL

Ka'aKAL

Ka'aKAL

ÓoxKAL

ÓoxKAL

Kiam cifero staras en la dua skatoleto, oni aldonas al ĝi la finaĵon KAL (tiel nomiĝas la dua skatoleto, ĉu ne?, kaj tiamaniere oni faras kun la tria (BAK), la kvara (PIC), la kvina (KIMBAL), la sesa (KINCHIL) kaj la sepa (ALAU) skatoletoj).

Kontroli la nomojn sube de la maldekstraj bildoj.

 

Unue, grava datumo. La taŭga konjuktio por la konstruado de numeroj estas:

tu

Sed se la vorto, kiu staras poste de “tu”, komencas kun vokalo, do oni devas uzi la vorton “tuj”. Je la nombro-konstruado nur tio okazas kun la nombroj “Óox” (3), “U’uk” (7), “Óoxlajun” (13) kaj “U’uklajun” (17).

Nu, jen la malfacila afero. La majao kutimis pensi estontece. Kiam la numero havas pli ol unu skatoleto (tio estas, kiam la numero estas plia ol 19), oni ĉiam devas pensi en la “sekvontan ciferon”. Bv rigardu la ekzemplon:

2323, ĉu ne? Esperanto oni dirus “dudek tri”. Sed majae oni diras ÓOXtuKA’AKAL. Ĉu vi rigardas la problemon? En la dua skatoleto staras la signo JUN (1), sed oni elparolas KA’A (2). Tio estas la kerno de la konstruado de nombroj. Ĉiam oni diras la sekvontan ciferon. Se estus la signo “KA’A” (2) en la dua skatoleto (tio estas 43, ĉu ne?) oni dirus “ÓOXtuyÓOXKAL”.

Fakte, la majaoj pensis praktike. Kaj ni pensas pli malpli sammaniere.  Rigardu: kiu  estas la nuna jaro? 2009. Kaj al kiu jarcento apartenas la jaro 2009? Al la dekunua jarcento, ĉu ne? Ĉu vi rigardas? Estas la sama koncepto, sed memoru, ke la majaoj uzis dudekuman sistemon.

Nu, jen aliaj ekzemploj:

JuntuKa'akal

JuntuKa'akal

Ka'atuKa'akal

Ka'atuKa'akal

JuntujÓoxkal

JuntujÓoxkal

Ka'atuyÓoxkal

Ka'atuyÓoxkal

JuntuKankal

JuntuKankal

 

 

 

 

 

 

 

Nun, ĉu vi komprenas kial la la nombro-elparolado estas amuza hobio? Unue oni devas ŝanĝi la numeron en dudekuma sistemo, kaj poste oni devas elparoli la signojn laŭ la majaa maniero.

Jen dek aliaj ekzemploj. Kontrolu la elparoladojn selektante la bildojn.

55

55

78

78

127

127

152

152

193

193

 

 

 

 

 

 

 

272

272

296

296

321

321

345

345

373

373

 

 

 

 

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: