Tri ruĝaj knabinoj…

Tetaso...

Tetaso...

Io terura okazos, se tri ruĝaj knabinoj eliros el la arbaro…”

Tiu rakonto temas pri la alveno de novaj najbaroj al la kvartalo apud la arbaro. Kelkaj loĝantaroj estas strangaj personoj, kiel la Vidvino Pintanazo, unuokula virino, kiu ŝatas vidi la estontecon per la dismetado de la kartoj aŭ la “legado” de la folioj, kiuj kuŝas sur la fundo de la tetasoj…

Denove mi rimarkas certan funebran stilon  sur la rakonto. Ĉifoje, unu el la amikoj de la ĉefrolulo estas mortinto: “li mortis pro tifo kaj oni enterigis lin en kamparan tombejon kaj tial li ne revenis kiel fantomo, ĉar Kaneĉjo estis multe pli feliĉa en la kamparo…” Ankaŭ la patro de la ĉefrolulo jam estas mortinto pro malsano. 

En la antaŭa rakonto, Nia bestoĝardeno, la du feinoj ankaŭ estis mortintaj, unu el ili venenita kaj la alia mortis pro malfeliĉo. Ĉu tiu ĉi funebreco estas trajto de la verkostilo de la aŭtoro? 

Dum la legado mi trovis certan parton kie “vivas” la sprito de la neforgesebla poemo verkita de Zamenhof  “L’ Espero” (L’a espero, l’obstino kaj la pacienco estas la signoj…)

Leginte aŭ spektinte bonan verkon mi kutimas elekti la plej interesan rolon el la verko. Ĉiokaze, mi taksas la patrinon la plej bona, kaj poste la ĉefrolulon. Ŝia rolo volas aspekti sekura kaj kuraĝa, sed la destino jam iam batis ŝin. Kion ŝi faras kiam denove la malbona sorto minacas sian familion? Ŝi animas sian fileton al la daŭro de liaj planoj…

La drama sceno, kiu pleje plaĉis min estas la minaco de la Vivdvino Pintanazo, jen ekstrakteto:

Pri tiuj knabinoj mi havas strangajn sentojn, do mi dismetis la kartojn, verŝis akvon en la lunspegulo, kaj ruligis la Ostokubon en KverkoKruco. Mi elprovis ĉiujn rimedojn, kiujn provizis al ni La Misteroj.  Kaj miajn eltrovojn mi dividos kun vi, kvankam la destinon vi mem elektis. Tiuj knabinoj estas ombroj, fantomoj, diabloj, kaj ili katenos vin ĝis la morto.”

Certe tiu ĉi rakonto estas bona legado, do oni ne devas lasi la bonŝancon elŝuti la plenan verkon.

 

Nu, la enriĉigo de la vortarsenalo:

Ni petis niajn patrinojn porti nin en la kamparo. Tie, ni povis pilkludi sur verdaj gazonoj kaj karamboli en falĉita pajlo. Sed malofte ni vizitis la kamparon…

Se niaj piedfrapoj aŭdiĝis tro proksime al ŝiaj fenestroj, ŝi aperis kun pugna mano kaj griza senvida okulo. Ni tuj forkuris kaj ŝprucis nin per la akvo, kiu kolektiĝas en fluejoj ekster la preĝejo…

Ruĝa, ĉar de la ŝuoj ĝis la ŝtrumpetoj, ĝis la jupo, ĝis la harbanto ŝi estis vestita per ruĝo, kaj ŝiaj longaj haroj flamis kiel kampara sunsubiro, kiel sango, kiel fajrobrigadisto, kiel kolero, kiel… nu, knabo konas nur certan kvanton da ruĝaĵoj…

Fojfoje ni kaptis skatolojn kun unu aŭ du cigaredoj, kiujn ni vendis al preterpasantoj kontraŭ groŝonoj

Ni pentros novan vizaĝon –  mia fratino havas penikojn kaj farbojn. Kaj novan hararon ni faru el ŝnuro. Povas esti bela pupo…

Rapide li forgesis pri ĝi kaj ekinteresiĝis pri nova kaptaĵo – ladskatolo kun desegnaĵo de fiŝo portanta ĉapelon…

La postan tagon malantaŭ mia doma en la betona kvadrato kiun oni nomis ĝardeno, ni klopodis malnodi la ŝnuron de nia fiŝkaptilo. Tian laboron indas plenumi silente, ĉar ĝi estas tre malfacila…

Ankaŭ mia patrino kantis, senŝeligante migdalojn kaj frappurigante tapiŝojn, sed ŝi kantis per vera vortoj. Ni ŝovis niajn nazojn super la barilo…

Iliaj blankaj noktovestaĵoj lante sekvis la rondiran dancadon. Mi ŝteliris preter la dormanta patrino kaj senŝue eniris la betonan ĝardenon…

Mi proksimiĝis al la unua budo, kie Marzo vendas bombonojn kaj aliajn frandaĵojn. Li faris ovaloj el blanka sukero kaj enverŝis mielon, kaj la tuto estis ovo de iu mirinda dolĉa birdo…

Kiom da mono vi kunportis? – Mi havas du duopojn kaj kelkajn onojn…

La Vidvino havis dikan promenbastonon, kaj ŝia hundo estis la plej danĝera en la tuta aleo. Oni ne povas alproksimiĝi al ĝi, eĉ tenante kolbason. Mi ŝiris grandan aron da petunioj per unu mano kaj faskon da violetoj kaj tulipoj per la alia. Sed la floroj malhelpis mian eskapon. Kun plenaj manoj estis malfacile grimpi la barilon. Kelkajn florojn mi premdifektis, kaj miaj membroj tordiĝis…

“Nu, kaj kio, se aperas ilia patrino?” diris Jan. Niaj okuloj larĝiĝis pro timo. – “Kaj kio, se la patro?” diris Mateko. Niaj kruroj komencis ŝanceliĝi

Mateko staris fikse kun sia libro en la mano. Finfine li senvorte transdonis ĝin. “Multajn dankojn”, ili diris, trafoliumante la malplenan libron. “Jam ĝi estas plenŝtopita de verkotaĵoj”…

Ni sekvis ĝin ĝis la sojlo de la ĉambro sed ne eniris. Sur breto en la kuirejo estaris kelkaj vinglasoj, ankoraŭ plenaj…

“Ĉu vi povas flugi kaj flugigos nin?” diris la knabinoj akre. “Ĉu vi transformos la betonon al herbejon ja ebenigos la urbon?” La knabinoj malfermis la pordon. La subita ŝanĝo en ilia mieno estis forte skua. Neniam antaŭe la knabinoj parolis malĝentile. Ilia hastoplena voĉo pelis nin el lila domo…

“Kaj mi kunportis nenion, sed parkerigis ŝercojn”, diris Mateko. Mia patrino ridis kaj taŭzis la harojn de Mateko. “Ho, vi estas dolĉa etulo!”…

_______________________________________________

Vortdifinoj laŭ Re Vo:

Betono.- Konstrumaterialo, miksaĵo sablo, ŝtonetoj, cemento kaj akvo.

Ebenigi.- Igi ebena (plata, glata)

Falĉi.- Detranĉi herbon kaj grenon per falĉilo.

Fasko.- Aro da kunigitaj samspecaj longformaj objektoj. 

Frandi.-  Por plezuro manĝi ion kiel delikatan bongustaĵon.

Gazono.-  Zorge kultivata herbejo precipe ormata.

Groŝo.-  Tre malgranda monero en diversaj landoj.

Harbanto.- n.t.

Hasto.- Rapidigi siajn movonj, por pli baldaŭ plenumi ion.

Kolbaso.- Besta intesto, plenigita per hakita spicita viando el porko.

Ladskatolo.- Hermetike fermita skatolo el stanita lado, ĉefe uzata por konservi nutraĵojn.

Lante.-  n.t.

Ono.- Frakcio.

Peniko.-  Ilo el fasko da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por skribi, ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo kaj simila.

Senŝeligi.- Eltiri el la ŝelo.

Skui.- Rapide abrupte kaj ripete ŝanceli kaj malfirmigi.

Sojlo.-  Transversa ŝtono aŭ trabo kuŝanta malsupre de la aperturo de pordo.

Ŝanceli.- Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renverŝigi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras.

Ŝovi.- Puŝi ion glitigante ĝin sur supraĵo, sur kiu ĝi kuŝas, por antaŭenmeti, proksimigi, montri ĝin.

Ŝpruci.- Rapide, saltie kaj fortege elflui eksteren.

Ŝtopi.-  Fermi truon plenigante ĝin per ia substanco.

Taŭzi.- Tirskue aŭ ĉife malordigi.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: