La Afrikansa…

Antaŭ kelkaj tago dank’al mia kara amiko el sudafriko Morné van der Merwe mi eksciis pri la lingvo AFRIKANSA.  Laŭ Vikipedio tiu ĉi lingvo estas parolata de pli ol 13 milionoj da homoj precipe en Sudafriko kaj Namibio.

Laŭdire la Afrikansa devenas el la Nederlanda ĉar la unuaj koloniantoj en Kapurbo estis nederlandanoj. Iom post iom preninte vortojn el la Angla, la Portugala, la Malaja kaj aliaj lokaj indiĝenaj dialektoj la Afrikansa fariĝis propra lingvo el loĝantoj en la suda parto de Afriko.

La historio de tiu ĉi lingvo estas interplektita kun bedaŭrinda rasisma konflikto komencita je 1950 nomata APARTHEID. Dum tiu ĉi epoko la socio dividiĝis je du partoj laŭ siaj deveno kaj haŭtkoloro. Kompreneble, la nigra raso perdis multe da ĝiaj rajtoj kaj estis devigita loĝi en “selektitaj” lokoj. Estis bedaŭrinde, ĉar ili ne rajtis veturi per aŭtomobiloj aŭ busoj kaj ankaŭ ne rajtis eĉ viziti plaĝon, kinejon kaj aliajn amuzejojn. Ĉiam ili devis kunporti siajn dokumentojn evitante esti enkarcerigitaj (kial mi memoras la verdan karton (green card)?).

Tiu ĉi apartheid daŭris pli ol tri dek jaroj ĝis Nelson Mandela (laŭreato de Nobel-premio je 1993) finigis la rasisman epokon en Sudafriko.

Nu, la resumo estas sufiĉe larga. Nun mi komencos transskribi sur la blogo mian noton pri la gramatiko kaj vortkonstruado en la Afrikansa. Mi studas la lingvon per nekredebla interreta kurso troviĝantaĉi tie.

Ho ve kiel forgesema mi estas! Nun mi memoras ke la sekvontan jaron okazos la Mondpokalo de Futbalo en Sudafriko… alia bona kialo por lerni la lingvo, ĉu ne?

Komenti