Marvirinstrato…

 Mi volas viziti la nordon kaj vidi, de kie venas tiu glacio. Se vi kunportos min, mi plenumos unu peton vian per mia ĉielarka vosto…” 
 
 
 Hodiaŭ mi trovis mirindan rakontaron eldonitan sub la titolo “Marvirinstrato“. La aŭtoro estas TIM WESTOVER kaj la verko elŝuteblas ĉi tie.
 
La unua rakonto, kiun ĝis nun mi ellegis estas “Orfiŝeto kaj la Glacia Monto“. Temas pri la vojaĝo de eta orfiŝo, la bona Orfiŝeto, al norda poluso. Scivolante pri la deveno de la glacio kunportata de stranga barbulo, Orfiŝeto veturas en taso plena de riverakvo.
 
La legado estas amuza kaj la moralaĵo sekvas Orfiŝeton tra la akvo de la rivero dum la daŭro de la rakonto: saĝa baleno iam diris al li “vivi avide kaj avare estas la celo de la homa koro”.
 
 La libro enhavas dek ses rakontojn/novelojn kaj la antaŭparolon al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. La eldonado estas sobra kaj eleganta kaj indas stari en mia biblioteko.  
 
 
Kovrilo.

Kovrilo.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: