La Konkero de Meksiko laŭ la vidpunkto de anglo

La Konkero de Meksiko

–  –  –  –  – ≈ –  –  –  –  –

Hodiaŭ matene mi re-ekkomencis legi unu el miaj plej ŝatataj libroj pri unu el miaj plej ŝatataj temoj: La Conquista de México (La Konkero de Meksiko) verkita de angla historiisto Hugh Thomas. Jam ekde multe da tempo (preskaŭ dek jaroj) mi relegis plurfoje tiun ĉi mirindan verkon kaj ĉifoje mi trovas ene de la paĝaro novajn datumojn, kiuj fierigas min pro mia meksika deveno.

Dum kelke da dekjaroj, la aztekoj estis popolo opresita de la tecpanecas (/tekpanekas/). Silente kaj obeme ili atendis ĝis la loĝantaro pliobliĝos kaj tiam nur du homoj aliformis tiun ĉi trankvilan popolon en la militharditan kaj kokerantan imperion, kiel nuntempe estas memoritaj la aztekoj. Tiuj homoj estis la unua imperiestro Itzcóatl (/ickoatl/) kaj Tlacaelel (/tlakaelel/). Ili ambaŭ estis viziuloj, kiuj etendis la limojn de la imperio ĝis la horizonto.

Nu, hodiaŭ mi ne volas priskribi la aztekan popolon sed traduki al la Internacia Lingvo ekstrakton, kiu troviĝas je la komenco de la verko kaj temas pri la lingvo de la aztekoj: la nahúatl (azteke: paroli).

Cuitláhuac

Cuitláhuac

“…

La Meksika Imperio profitis el senkaŝa lingvo, la náhuatl. Laŭvorte de tiama náhuatl-parolanto [Lorenzo Boturini]: “milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla.” Ĝi estis taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado. Ĝi inspiris parolarton kaj poemojn, kiuj estis deklamitaj kiel hobio aŭ amuzigo por la dioj.

Saminteresa kultura manifestacio estis lerni parkere longajn paroladojn, la huehuetlatolli (/ueuetlatoli/, azteke: vortoj el maljunuloj), kiuj estis deklamitaj dum publikaj okazaĵoj kaj temis pri multe da aferoj, ĉefe pri bonkonduto… Laŭ Antonio de Nebrija, ĝi estis <imperia lingvo>…

La náhuatl, laŭ la plej grava fakulo pri ĝi [?], troviĝas inter la lingvoj, kiuj nepre devu morti neniam…

…”

Milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla, taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado”… ĉu tio ĉi memorigas vin pri io? Min, jes.

Ω

Advertisements

La Larmoj de Sankta Lorenzo

Sankta Lorenzo

Sankta Lorenzo

Sankta Lorenzo, la patrono de la bibliotekistoj, naskiĝis ĉ la jaro 225 pK kaj mortis martirigita sur la rostokrado la 10an de aŭgusto de 258. Laŭlegende li kaŝis la Sanktan Gralon en sian naskiĝurbon (Huesca). Sankta Lorenzo estis trezoristo de la papo Siksto la dua, kiu estis senkapigita dum la tiama persekutado kontraŭ la katolika eklesio.

Post la morto de la papo, la trezoristo de Romo postulis la riĉecon de la eklesio kaj dum tri tagoj Lorenzo disdonis la monon inter la malriĉuloj. La trian tagon, Lorenzo frontis la trezoriston dirante: “Jen la vera riĉeco de la katolika eklesio…”. Tuj dirinte tion, li montris al la kortumo multe da malriĉuloj, lepruloj, blinduloj, ktp. Kompreneble la trezoristo ĉegreniĝis kaj kondamnis lin al la morto, tiamaniere plenumante la profetaĵon de la papo Siksto, kiu diris al Lorenzo, ke li mortu tri tagoj poste.

Ĉiujare tiujn ĉi tagojn, nia ronda Tero transiras nubon de kosma pulvoro postlasita de la kometo Swift-Tuttle. Kiam tiuj frostigitaj eroj eniras la atmosferon de nia planedo, okazas astronomia fenomeno nomata “plugo de steloj”. Tiu ĉi specifa okazaĵo daŭras de la 11a ĝis la 13a de aŭgusto ĉiujare, kaj pro la proksimeco de la dato al la datreveno de la martirigo de Sankta Lorenzo oni alinomas tiun spektaĵon La Larmoj de Sankta Lorenzo.

Pluvo

Nu, hodiaŭ nokte rigardu la pluvon de steloj kaj formulu deziron.

Ω

Memore al Antoine de Saint-Exupéry

20.06.1900 - 31.07.1944

20.06.1900 - 31.07.1944

 Unue, mi amas legi. La legado estas mirindaĵo pro tio, ke el la paĝoj de la libroj eksaltas la roluloj kies aventurojn ni legas. Ju pli bonverkita la libro des pli viviaj ties personoj. Ili jam ne forlasas nin ĉar kaŝiĝas foje en nia menso sed fojfoje en la koro. 

rozoAntaŭ multe da tempo, en la adoleskaĝo, mi malkovris la mondon kreitan de infankora poŝtaviadisto. Mezdezerte, mezpaĝare mi konis  kaj tuj ekamis la Etan Princon. Kiu povas senti nenion legante tiun rakonton? Kiu povas forgesi la kaprican rozon aŭ la solecan reĝon?  Kiu ĝuste devenas la enigmo pri la ĉapelo sed alia infano? Tamen, la afero, kiun mi pleje memoras estas, ke la Eta Princo vojaĝadis sole tra la Univero. Naiva, saĝa kaj kuraĝa infano, kiu jam scias pri la neevitebla sorto de la homo.

reĝoAntoine, dankon pro la dronoj, kiuj ĝermis el mia spirito ekde tiam. Dankon pro la konsiloj, kiujn vi donis al mi pri la ĝusta konduto de la homo. Amiko, tiun tagon kiam mi legis vian rakonton mi brakumis mian patron… Hodiaŭ pro via nostalga memoro mi brakumas mian plej karan amikon… kaj mi scias, ke en la estonteco mi brakumos mian filon tuj leginte al li la historion pri la Eta Princo…

Antaŭ kelke da tempo oni malkovris vian arĝentan braceloton, peceton el la tolo de via  ĵaketo kaj la ferrubon de via aviadilo. Oni jam scias la nomon de la homo, kiu faligis vin en la Mediteranean Maron. Tamen, malmultaj scias, ke vi ne estas el la homoj kiuj mortas…

Daŭrigu vian vojaĝon tra la steloj kaj asteroidoj, pli proksime del Dio…

Ω

La signoj de la brajla sistemo…

Brajla Nivelo 1

(ĉiu vorto leterumiĝas):

 

1. La literoj…

La Brajlaj Lteroj

2. La nombroj…

 La Brajlaj Nombroj

 3. Interpukciaj Signoj…

La Brajlaj Interpunkciaj Signoj

La bona meksika esperantisto…

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Unu el la malplej bonaj aferoj, kiun mi trovis ekde mia esperantistiĝo estas malbona esperantisto. Ekzistas homoj kiu asertas esti esperantistoj pro la simpla fakto, ke jam konas la gramatikajn bazojn de la Internacia Lingvo. Ho ve! Aŭskultante aŭ legante ilin oni hontas pro iliaj firegado de la verda lingvo. Do, mi volas verki manlibron pri temoj rilataj al la gramatiko, la movado kaj la praktikeco de Esperanto. Hondiaŭ mi ekkomencis tiun ĉi novan laboron. Jen la du unuaj paĝoj. 

Nova logotipo…

 

Jen la nova logotipo por miaj projektoj en la internacia lingvo. Unue, mi volas diri, ke mi amegas mian belan kaj vastan landon, kies trajtoj okulfrapas al ĉiuj. Pro tio la silueto de Meksiko aperas en la centro de la bildo kune kun la koloroj el sia flago (verdo pro la Espero, blanko pro la Paco kaj ruĝo pro la sango de la herooj).

La kvar edzinoj de la reĝo…

La reĝo

La reĝo, kiu havis kvar edzinojn

Potenca, bela kaj juna reĝo havis kvar edzinojn. Ĉiu el ili estis tiel belaj kaj amemaj virinoj, ke oni ne povis diri, kiu el ili estis la plej aminda. Tamen la reĝo ja sciis la respondon por tiu ĉi demando pro tio, ke li pleje amis la kvaran el ili. Ĉion li faris por ŝi. Ĉiutage li aĉetadis brilajn juvelojn, riĉajn vestaĵon kaj bongustajn manĝaĵojn por ŝi. Li ravis dum la tuta tago rigardante ŝian okulfrapan belecon.

Ankaŭ la reĝo amis la trian edzinon. Kompreneble lia amo por ŝi ne estis tiel alta ol por la kvara, sed ja li ametis ŝin. La tria edzino ankaŭ estis bela. Ne, ŝi estis belega. Ĉiu viro de la regno rigardis ŝin amore. La reĝo sciis pri la envio de la aliaj por ŝi, kaj li amuziĝis promenante kun sia tria edzino tra la stratoj de la urbo.

La dua edzino ĉiam estis kun la reĝo.  Ŝi estas fidema kaj karesema virino, kiu ĉiam konsilis kaj apogis la reĝon eĉ dum malbonaj epokoj. La reĝo kutimis sidiĝi apud ŝiaj piedoj kaj rakonti al ŝi la problemojn de la regno. Laŭdire la famo, potenco kaj riĉeco de la reĝo pligrandiĝadis dank’al al la saĝaj konsiloj de la dua edzino. Kompreneble, la reĝo ankaŭ ametis kaj zorgis ŝin.

Tamen, la unua edzino ne plaĉis al la reĝo. Kvankam ŝi ne estas malklera, ŝiaj konsiloj ŝajnis sensencaĵoj. Kvankam ŝi ne estas malbela, la loĝantoj de la urbo ne enviis la reĝon pro ŝi. Kvankam ŝi ne estas tedigema, ŝi ne kapablas amuzigi la reĝon. Pro tio ĉi la kompatinda unua edzino ĉiam vivis enfermita en la kastelo, promenis neniam ekster de la muroj kaj vidis neniun homon.  Iom post iom ĉiuj forgesis la unuan edzinon, eĉ la reĝo.

La jaroj pasis kaj la reĝo vivis ĉiam feliĉe ĉirkaŭita de siaj tri karaj edzinoj. La dua edzino naskis multe da gefilojn, la tria plibeliĝis ĝisekstreme kaj la kvara maljunuliĝis samkiel la reĝo. Iun tagon la reĝo priprensis la proksiman morton kaj konkludis, ke li ne volis atingi sole la mondon de la mortintoj. Do, li petis al la kvara edzino, ke ŝi mortu kune kun si…

La kvara edzino ektremis, tremegis, tremetis kaj tremadis. Kiam liaj brakoj kaj kruroj haltis ŝi diris al la reĝo ke ŝi ne ŝatis la regnon de la mortintoj, ke ŝi ne apartenus neniam al tiu mondo. Do, ŝi ne kuniris kun la reĝo al tiu terura loko. La koro de reĝo tremis momente. Certe tiu respondo estis malfeliĉa bato por ĝi. Nu, la reĝo ne volis morti sole do li faris la saman demandon al la tria edzino…

La tria edzino ekridis, ridegis, ridetis kaj ridadis. Kiam la lipoj jam doloris ŝi diris al la reĝo ke ŝi ne volis esti kun li. Kompreneble, tuj mortinte la reĝo ŝi edziniĝus kun alia riĉa viro de la regno. Tiel estas la vivo kiu plaĉis al ŝi. La reĝo mutis pro la kruela respondo. Lia koro ridetis ironie momente. Certe tiuj vortoj estis malfeliĉa bato por ĝi. Nu, la reĝo ne volis morti sole do li faris la saman demandon al la dua edzino…

La dua edzino ekploris, ploregis, ploretis kaj ploradis. Kiam la larmoj elĉerpiĝis ŝi diris al la reĝo, ke ŝi amegas lin sed ankaŭ amegas sian gefilojn, kiuj bezonas sian karesojn kaj vartojn. La nura afero, kiun ŝi povus fari por li estis enterigi lin kaj plori sur lia tombo. La koro de la reĝo ankaŭ ploris momente. La sento de la dua edzino estis ankaŭ malfelĉa bato por ĝi. Certe ŝi amis lin, sed ŝi ne kuniris lin al la mondo de la mortintoj.  La espero ekflugis de sia koro, kiu ekkomencis bati malrapide…

“Mi iros kun vi ien ajn ĉar mi amas vin, edzo…” – la reĝo aŭskultis tiujn vortojn, kiuj ŝajnis elliri el sia propra korpo – “ĉiam mi estis ĉe via ombro kvankam vi ne rigardis min, ne gravas la loko kien vi iros, mi ĉiam estus flanke de vi…”. Tiuj vortoj kortuŝis la reĝon, kiu tuj pentis pro ĉiuj malbonaĵoj, kiujn li faris al ŝi dum la tutvivo. Li pensis, ke certe li devis trakti plibone ŝin. La koro de la reĝo haltis momenton… sed tiu momento daŭris por ĉiam pro tio, ke la reĝo mortis…

 

– ♣ – ♣ – ♣ –

Geamikoj, ni ĉiuj estas kiel la reĝo. Ĉiu el ni havas tiujn kvar edzinojn.  Atentu:

 – La kvara edzino estas nia korpo:  ni prozorgas ties belecon kaj ĉiutage aĉetas por ĝi valorajn juvelojn, multekostajn vestaĵojn kaj bongustajn manĝaĵojn. Tamen, kiam ni mortu ĝi restos tie ĉi pro tio, ke ĝi ne apartenas al mondo de la mortintoj.

– La tria edzino estas nia riĉeco: ni ŝatas montri ĝin. La envio de la aliaj plaĉas nin. Tamen, kiam ni mortu, ĝi estos de alia(j) homo(j).

– La dua edzino estas niaj familio kaj amikoj: Ili estas ĉiam proksime de ni. Ties konsiloj kaj vartoj gvidas nin tra la vivo. Tamen, kiam ni mortu ili enterigos nin kaj ploros sur niaj tomboj. Sed poste ili daŭrigos siajn proprajn vivojn.

– La unua edzino estas nia animo: neniam ni rigardas ĝin, fakte ni forgesas ĝin dum la tutvivo. Tamen, kiam ni mortu, nia animo estos la nura aĵo, kiu kuniros kun ni tra la mondo de la mortintoj. Prizorgu ĝin…