
- – - - – ≈ - - - - -
Hodiaŭ matene mi re-ekkomencis legi unu el miaj plej ŝatataj libroj pri unu el miaj plej ŝatataj temoj: La Conquista de México (La Konkero de Meksiko) verkita de angla historiisto Hugh Thomas. Jam ekde multe da tempo (preskaŭ dek jaroj) mi relegis plurfoje tiun ĉi mirindan verkon kaj ĉifoje mi trovas ene de la paĝaro novajn datumojn, kiuj fierigas min pro mia meksika deveno.
Dum kelke da dekjaroj, la aztekoj estis popolo opresita de la tecpanecas (/tekpanekas/). Silente kaj obeme ili atendis ĝis la loĝantaro pliobliĝos kaj tiam nur du homoj aliformis tiun ĉi trankvilan popolon en la militharditan kaj kokerantan imperion, kiel nuntempe estas memoritaj la aztekoj. Tiuj homoj estis la unua imperiestro Itzcóatl (/ickoatl/) kaj Tlacaelel (/tlakaelel/). Ili ambaŭ estis viziuloj, kiuj etendis la limojn de la imperio ĝis la horizonto.
Nu, hodiaŭ mi ne volas priskribi la aztekan popolon sed traduki al la Internacia Lingvo ekstrakton, kiu troviĝas je la komenco de la verko kaj temas pri la lingvo de la aztekoj: la nahúatl (azteke: paroli).

Cuitláhuac
“…
La Meksika Imperio profitis el senkaŝa lingvo, la náhuatl. Laŭvorte de tiama náhuatl-parolanto [Lorenzo Boturini]: “milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla.” Ĝi estis taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado. Ĝi inspiris parolarton kaj poemojn, kiuj estis deklamitaj kiel hobio aŭ amuzigo por la dioj.
Saminteresa kultura manifestacio estis lerni parkere longajn paroladojn, la huehuetlatolli (/ueuetlatoli/, azteke: vortoj el maljunuloj), kiuj estis deklamitaj dum publikaj okazaĵoj kaj temis pri multe da aferoj, ĉefe pri bonkonduto… Laŭ Antonio de Nebrija, ĝi estis <imperia lingvo>…
La náhuatl, laŭ la plej grava fakulo pri ĝi [?], troviĝas inter la lingvoj, kiuj nepre devu morti neniam…
…”
“Milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla, taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado”… ĉu tio ĉi memorigas vin pri io? Min, jes.
Ω