
Sankta Lorenzo
Sankta Lorenzo, la patrono de la bibliotekistoj, naskiĝis ĉ la jaro 225 pK kaj mortis martirigita sur la rostokrado la 10an de aŭgusto de 258. Laŭlegende li kaŝis la Sanktan Gralon en sian naskiĝurbon (Huesca). Sankta Lorenzo estis trezoristo de la papo Siksto la dua, kiu estis senkapigita dum la tiama persekutado kontraŭ la katolika eklesio.
Post la morto de la papo, la trezoristo de Romo postulis la riĉecon de la eklesio kaj dum tri tagoj Lorenzo disdonis la monon inter la malriĉuloj. La trian tagon, Lorenzo frontis la trezoriston dirante: “Jen la vera riĉeco de la katolika eklesio…”. Tuj dirinte tion, li montris al la kortumo multe da malriĉuloj, lepruloj, blinduloj, ktp. Kompreneble la trezoristo ĉegreniĝis kaj kondamnis lin al la morto, tiamaniere plenumante la profetaĵon de la papo Siksto, kiu diris al Lorenzo, ke li mortu tri tagoj poste.
Ĉiujare tiujn ĉi tagojn, nia ronda Tero transiras nubon de kosma pulvoro postlasita de la kometo Swift-Tuttle. Kiam tiuj frostigitaj eroj eniras la atmosferon de nia planedo, okazas astronomia fenomeno nomata “plugo de steloj”. Tiu ĉi specifa okazaĵo daŭras de la 11a ĝis la 13a de aŭgusto ĉiujare, kaj pro la proksimeso de la dato al la datreveno de la martirigo de Sankta Lorenzo oni alinomas tiun spektaĵon La Larmoj de Sankta Lorenzo.

Nu, hodiaŭ nokte rigardu la pluvon de steloj kaj formulu deziron.
Ω