
20.06.1900 - 31.07.1944
Unue, mi amas legi. La legado estas mirindaĵo pro tio, ke el la paĝoj de la libroj eksaltas la roluloj kies aventurojn ni legas. Ju pli bonverkita la libro des pli viviaj ties personoj. Ili jam ne forlasas nin ĉar kaŝiĝas foje en nia menso sed fojfoje en la koro.
Antaŭ multe da tempo, en la adoleskaĝo, mi malkovris la mondon kreitan de infankora poŝtaviadisto. Mezdezerte, mezpaĝare mi konis kaj tuj ekamis la Etan Princon. Kiu povas senti nenion legante tiun rakonton? Kiu povas forgesi la kaprican rozon aŭ la solecan reĝon? Kiu ĝuste devenas la enigmo pri la ĉapelo sed alia infano? Tamen, la afero, kiun mi pleje memoras estas, ke la Eta Princo vojaĝadis sole tra la Univero. Naiva, saĝa kaj kuraĝa infano, kiu jam scias pri la neevitebla sorto de la homo.
Antoine, dankon pro la dronoj, kiuj ĝermis el mia spirito ekde tiam. Dankon pro la konsiloj, kiujn vi donis al mi pri la ĝusta konduto de la homo. Amiko, tiun tagon kiam mi legis vian rakonton mi brakumis mian patron… Hodiaŭ pro via nostalga memoro mi brakumas mian plej karan amikon… kaj mi scias, ke en la estonteco mi brakumos mian filon tuj leginte al li la historion pri la Eta Princo…
Antaŭ kelke da tempo oni malkovris vian arĝentan braceloton, peceton el la tolo de via ĵaketo kaj la ferrubon de via aviadilo. Oni jam scias la nomon de la homo, kiu faligis vin en la Mediteranean Maron. Tamen, malmultaj scias, ke vi ne estas el la homoj kiuj mortas…
Daŭrigu vian vojaĝon tra la steloj kaj asteroidoj, pli proksime del Dio…
Ω