
- – - - – ≈ - - - - -
Hodiaŭ matene mi re-ekkomencis legi unu el miaj plej ŝatataj libroj pri unu el miaj plej ŝatataj temoj: La Conquista de México (La Konkero de Meksiko) verkita de angla historiisto Hugh Thomas. Jam ekde multe da tempo (preskaŭ dek jaroj) mi relegis plurfoje tiun ĉi mirindan verkon kaj ĉifoje mi trovas ene de la paĝaro novajn datumojn, kiuj fierigas min pro mia meksika deveno.
Dum kelke da dekjaroj, la aztekoj estis popolo opresita de la tecpanecas (/tekpanekas/). Silente kaj obeme ili atendis ĝis la loĝantaro pliobliĝos kaj tiam nur du homoj aliformis tiun ĉi trankvilan popolon en la militharditan kaj kokerantan imperion, kiel nuntempe estas memoritaj la aztekoj. Tiuj homoj estis la unua imperiestro Itzcóatl (/ickoatl/) kaj Tlacaelel (/tlakaelel/). Ili ambaŭ estis viziuloj, kiuj etendis la limojn de la imperio ĝis la horizonto.
Nu, hodiaŭ mi ne volas priskribi la aztekan popolon sed traduki al la Internacia Lingvo ekstrakton, kiu troviĝas je la komenco de la verko kaj temas pri la lingvo de la aztekoj: la nahúatl (azteke: paroli).

Cuitláhuac
“…
La Meksika Imperio profitis el senkaŝa lingvo, la náhuatl. Laŭvorte de tiama náhuatl-parolanto [Lorenzo Boturini]: “milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla.” Ĝi estis taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado. Ĝi inspiris parolarton kaj poemojn, kiuj estis deklamitaj kiel hobio aŭ amuzigo por la dioj.
Saminteresa kultura manifestacio estis lerni parkere longajn paroladojn, la huehuetlatolli (/ueuetlatoli/, azteke: vortoj el maljunuloj), kiuj estis deklamitaj dum publikaj okazaĵoj kaj temis pri multe da aferoj, ĉefe pri bonkonduto… Laŭ Antonio de Nebrija, ĝi estis <imperia lingvo>…
La náhuatl, laŭ la plej grava fakulo pri ĝi [?], troviĝas inter la lingvoj, kiuj nepre devu morti neniam…
…”
“Milda kaj supla lingvo, majesta kaj altkvalita, vasta kaj facile lernebla, taŭga por metaforoj kaj elokventa ripetado”… ĉu tio ĉi memorigas vin pri io? Min, jes.
Ω



Antaŭ multe da tempo, en la adoleskaĝo, mi malkovris la mondon kreitan de infankora poŝtaviadisto. Mezdezerte, mezpaĝare mi konis kaj tuj ekamis la Etan Princon. Kiu povas senti nenion legante tiun rakonton? Kiu povas forgesi la kaprican rozon aŭ la solecan reĝon? Kiu ĝuste devenas la enigmo pri la ĉapelo sed alia infano? Tamen, la afero, kiun mi pleje memoras estas, ke la Eta Princo vojaĝadis sole tra la Univero. Naiva, saĝa kaj kuraĝa infano, kiu jam scias pri la neevitebla sorto de la homo.
Antoine, dankon pro la dronoj, kiuj ĝermis el mia spirito ekde tiam. Dankon pro la konsiloj, kiujn vi donis al mi pri la ĝusta konduto de la homo. Amiko, tiun tagon kiam mi legis vian rakonton mi brakumis mian patron… Hodiaŭ pro via nostalga memoro mi brakumas mian plej karan amikon… kaj mi scias, ke en la estonteco mi brakumos mian filon tuj leginte al li la historion pri la Eta Princo…








Jen simpla skemo pri la maniero skribi la daton. La plej antikvaj majaoj gravuris la daton sur rokojn, kiujn ni nomas “Steleo”. Tiuj rokaĵoj konsistis el 5 “skatoletoj”, kiuj staris unu super la aliaj, sammaniere kiel en la nombro-skribado. La unua skatoleto, la plej suba skatoleto, estas por la tagoj (KIN). La dua estas por la monatoj (UINAL) kaj la 3 lastaj skatoletoj estis por la jaro (TUN), dudekjaroj (KATUN) kaj kvarcentjaroj (BAKTUN).